לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

של Kokcineleto, 22 בנובמבר 2008

הודעות: 6311

שפה: Esperanto

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2013, 10:28:09

Likvo estas "dolĉaĵo" en flueca formo, tial mit elektas likvon.

suno au luno?

agarrido18 (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2013, 14:24:08

Kvankam la luno lumas forigante la timojn alkondukatajn de la mallumo, la suno ĉiam fine leviĝas donante novan esperon por la nova tago.
Kaj mi ŝatas persone rigardi la sunon mem kvazaŭ ĝi ne faros miajn okulojn blindaj.
Evidente ke mi elektas la unuan.

Ĉu jado aŭ jaĥto?

Espi (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2013, 15:53:01

ratkaptisto:Likvo estas "dolĉaĵo" en flueca formo, ...
RIMARKO:
„Likvo“ estas fizika termino por likva substanco.

Espi (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2013, 16:02:51

„Jado“ kaj „jaĥto“, ambaŭ estas multekostaj ŝatokupoj. Sed veturi per jaĥto povas esti pli aventura ol kolekti jadaĵojn.

Ĉu likvidi aŭ bankroti?

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2013, 16:03:21

Mi baldaŭ havos ferioj kaj mi volonte ekskursus per jaĥto.

likva aŭ lila?

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2013, 16:04:44

Espi:
ratkaptisto:Likvo estas "dolĉaĵo" en flueca formo, ...
RIMARKO:
„Likvo“ estas fizika termino por likva substanco.
Jes, ............. dankon.

klnptrs78 (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2013, 22:44:23

Kokcineleto:Verŝajne libro, ĉar ĝi ne kutimas kontraŭdiri.

Nigra kun blankaj strioj
Virino ke ludas por monero aŭ virino ke laboras por monero
Nigra kun blankaj strioj aŭ blanka kun nigraj strioj?

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2013, 06:31:33

Espi:„Jado“ kaj „jaĥto“, ambaŭ estas multekostaj ŝatokupoj. Sed veturi per jaĥto povas esti pli aventura ol kolekti jadaĵojn.

Ĉu likvidi aŭ bankroti?
La verbo "bankroti" estas la fino de la financoj, tial mi elektas likvidi, ĉar tiam oni povas havi esperon.

fakto aŭ takto?

dobri (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2013, 14:51:24

Takto (de danco) pli plaĉas al mi.

Konfiti aŭ konflikti?

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2013, 16:03:24

Mi elektas "konfiti", ĉar tiu estas bona agado dum la nuntempa rikolto.

rato aŭ rito?

לראש הדף