Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 17:50:01

Antaŭnelonge mi vidis preĝejon kun grandaj kupoloj.

ĝangalo aŭ ĝardeno

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 17:52:57

Mia ĝardeno ne estas ĝangalo, tial mi elektos "ĝardeno".

loko aŭ bloko?

Espi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-07 17:58:47

Sen loko oni ne povus meti ion ien. Do, laŭ mi, la loko estas pli grava.

Ĉu ŝaho aŭ sultano?

vincas (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 18:31:32

Ŝaho estas persa monarĥo kaj sultano estas regnestro de Turkujo kaj aliaj ŝtatoj.

malvarmo aŭ varmego

asdfghjk (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 19:58:53

Dependas. Se ili rilatas al la vetero, mi elektas la varmegon ĉar mi ŝatas la sunon, la senuban ĉielon kaj la varmon mem

Se ili rilatas al la trinko, mi elektas la malvarmo ĉar la malvarmo estas malpli ol la malvarmego, ĝi estas tolera, tamen la varmego estas pli ol la varmo kaj sekure ne estos tolera. Ankaŭ mi preferas la malvarmon ĉar ĝi freŝaigas min

Libroj aŭ filmoj?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 20:00:38

Mi elektas "libroj", ĉar mi ne bezonas alian ilon por uzi.

oferi aŭ oferti?

Espi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-11 10:26:24

Per oferti ion, oni povas lukri monon. Pro tio mi elektas oferti.

Ĉu suno aŭ luno?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-11 19:24:10

Mi preferas "suno", ĉar mi dormas dum la luntempo.

biciklado aŭ migrado?

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-13 14:30:15

Biciklado estas mia ŝatata sporto.

Ŝargi aŭ ŝarĝi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-13 19:28:22

Mi elektas "ŝargi", ĉar mi ofte okupiĝas kun tiu agado.

silko aŭ pilko?

Reen al la supro