Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

av Kokcineleto, 22 november 2008

Meddelanden: 6311

Språk: Esperanto

vincas (Visa profilen) 3 augusti 2013 17:50:01

Antaŭnelonge mi vidis preĝejon kun grandaj kupoloj.

ĝangalo aŭ ĝardeno

ratkaptisto (Visa profilen) 3 augusti 2013 17:52:57

Mia ĝardeno ne estas ĝangalo, tial mi elektos "ĝardeno".

loko aŭ bloko?

Espi (Visa profilen) 7 augusti 2013 17:58:47

Sen loko oni ne povus meti ion ien. Do, laŭ mi, la loko estas pli grava.

Ĉu ŝaho aŭ sultano?

vincas (Visa profilen) 8 augusti 2013 18:31:32

Ŝaho estas persa monarĥo kaj sultano estas regnestro de Turkujo kaj aliaj ŝtatoj.

malvarmo aŭ varmego

asdfghjk (Visa profilen) 8 augusti 2013 19:58:53

Dependas. Se ili rilatas al la vetero, mi elektas la varmegon ĉar mi ŝatas la sunon, la senuban ĉielon kaj la varmon mem

Se ili rilatas al la trinko, mi elektas la malvarmo ĉar la malvarmo estas malpli ol la malvarmego, ĝi estas tolera, tamen la varmego estas pli ol la varmo kaj sekure ne estos tolera. Ankaŭ mi preferas la malvarmon ĉar ĝi freŝaigas min

Libroj aŭ filmoj?

ratkaptisto (Visa profilen) 10 augusti 2013 20:00:38

Mi elektas "libroj", ĉar mi ne bezonas alian ilon por uzi.

oferi aŭ oferti?

Espi (Visa profilen) 11 augusti 2013 10:26:24

Per oferti ion, oni povas lukri monon. Pro tio mi elektas oferti.

Ĉu suno aŭ luno?

ratkaptisto (Visa profilen) 11 augusti 2013 19:24:10

Mi preferas "suno", ĉar mi dormas dum la luntempo.

biciklado aŭ migrado?

dobri (Visa profilen) 13 augusti 2013 14:30:15

Biciklado estas mia ŝatata sporto.

Ŝargi aŭ ŝarĝi?

ratkaptisto (Visa profilen) 13 augusti 2013 19:28:22

Mi elektas "ŝargi", ĉar mi ofte okupiĝas kun tiu agado.

silko aŭ pilko?

Tillbaka till toppen