Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-19 16:45:46

Mia elekto estas "serpo", ĉar mi bezonas tiun ilon en mia ĝardeno.

logo aŭ loto?

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-23 17:22:12

Logo estas pli alloga ol hazardo ĉe lotumado.

Litro aŭ litero?

Espi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-25 22:59:58

Sen „litero“-j ne ekzistus la vorto „litro“.
Do, mi elektas „litero“-n.

Ĉu ŝalo aŭ ŝelo?

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-26 15:21:12

Ŝalo estas grava precipe dum vintro, kontraŭe la nuksojn oni devas unue senŝeligi. Tial ŝalo.

Serato aŭ seratulo?

Espi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-26 16:57:02

Kvankam „seratulo“ estas plurjara herbo, mi opinias, ke „serato“ estas gravega muskolo, precipe por la ostaro. Pro tio mi elektas la lastan.

Ĉu ŝoti aŭ pafi?

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-26 17:27:05

En televido videblas pafado de malamikoj pli ofte ol ŝotado de goloj. Tial ŝoti.

Diagenezo aŭ diagnozo?

Espi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-27 17:06:56

Unu korekta diagnozo povas savi vivon! Do, mi elektas tion.

Ĉu printempo aŭ aŭtuno?

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-27 18:05:07

Ĉar mi ŝatas varmajn sezonojn, tial printempo.

Diskonti aŭ diskuti?

cromagnon (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-27 19:44:36

Diskoni, mi ne ŝatas diskuti
Federer aŭ Nadal

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-27 20:15:15

Federer ludas tenison pli bone.

Poplo aŭ poplino?

Reen al la supro