본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 8월 19일 오후 4:45:46

Mia elekto estas "serpo", ĉar mi bezonas tiun ilon en mia ĝardeno.

logo aŭ loto?

dobri (프로필 보기) 2013년 8월 23일 오후 5:22:12

Logo estas pli alloga ol hazardo ĉe lotumado.

Litro aŭ litero?

Espi (프로필 보기) 2013년 8월 25일 오후 10:59:58

Sen „litero“-j ne ekzistus la vorto „litro“.
Do, mi elektas „litero“-n.

Ĉu ŝalo aŭ ŝelo?

dobri (프로필 보기) 2013년 8월 26일 오후 3:21:12

Ŝalo estas grava precipe dum vintro, kontraŭe la nuksojn oni devas unue senŝeligi. Tial ŝalo.

Serato aŭ seratulo?

Espi (프로필 보기) 2013년 8월 26일 오후 4:57:02

Kvankam „seratulo“ estas plurjara herbo, mi opinias, ke „serato“ estas gravega muskolo, precipe por la ostaro. Pro tio mi elektas la lastan.

Ĉu ŝoti aŭ pafi?

dobri (프로필 보기) 2013년 8월 26일 오후 5:27:05

En televido videblas pafado de malamikoj pli ofte ol ŝotado de goloj. Tial ŝoti.

Diagenezo aŭ diagnozo?

Espi (프로필 보기) 2013년 8월 27일 오후 5:06:56

Unu korekta diagnozo povas savi vivon! Do, mi elektas tion.

Ĉu printempo aŭ aŭtuno?

dobri (프로필 보기) 2013년 8월 27일 오후 6:05:07

Ĉar mi ŝatas varmajn sezonojn, tial printempo.

Diskonti aŭ diskuti?

cromagnon (프로필 보기) 2013년 8월 27일 오후 7:44:36

Diskoni, mi ne ŝatas diskuti
Federer aŭ Nadal

dobri (프로필 보기) 2013년 8월 27일 오후 8:15:15

Federer ludas tenison pli bone.

Poplo aŭ poplino?

다시 위로