Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Espi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-28 09:08:51

Ĉar mi ne scias, ĉu poplino ankoraŭ estas aktuala ŝtofo aŭ jam eksmoda, mi voĉas por la bela arbo poplo.

Ĉu vivado sur insulo aŭ sur firmtero?

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-28 15:44:24

Poplino estas laŭ mia opinio jam iom eksmoda ŝtofo.
Mi preferas vivi sur grandega tero. Povus esti ankaŭ granda insulo ekz. Honŝu.

Falko aŭ falto?

Espi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-28 16:14:36

Faltoj estas antaŭsignoj de maljuneco, kaj mi ege preferas la admirindan flugartiston, la falkon.

Ĉu vivado en urbo aŭ vilaĝo?

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-28 16:27:24

Mi preferas urbon, tamen ne tro grandan.

Donaco aŭ donako?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-septembro-02 19:07:48

Mia elekto estas donaco, ĉar mi hodiaŭ
aĉetis tiun por mia edzino (poŝoforno por la vintro).

dento : tendo

Espi (Montri la profilon) 2013-septembro-03 17:03:45

Mi nur en somero tendumus, sed la dentoj oni ĉiam bezonas por mordi la nutraĵon.

Ĉu tendo aŭ loĝveturilo?

Paulinho (Montri la profilon) 2013-septembro-06 01:25:54

Loĝveturilo: mia lando estas tre granda. Nokte aŭ tage?

dobri (Montri la profilon) 2013-septembro-08 16:57:52

Dum la tago mi havas pli bonan videblecon por ĉiuj laboroj kaj amuzaĵoj.

Ponto aŭ punto?

Espi (Montri la profilon) 2013-septembro-08 19:24:41

Punto povas dolorigi, sed pontoj ofte estas gravaj konstruaĵoj, ekzemple por riverkrucadoj.

Ĉu rivero aŭ rizero?

Paulinho (Montri la profilon) 2013-septembro-08 20:50:34

Rizero: estas vespermanĝhoro.

Kulero aŭ forko?

Reen al la supro