前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

Espi (顯示個人資料) 2013年8月28日上午9:08:51

Ĉar mi ne scias, ĉu poplino ankoraŭ estas aktuala ŝtofo aŭ jam eksmoda, mi voĉas por la bela arbo poplo.

Ĉu vivado sur insulo aŭ sur firmtero?

dobri (顯示個人資料) 2013年8月28日下午3:44:24

Poplino estas laŭ mia opinio jam iom eksmoda ŝtofo.
Mi preferas vivi sur grandega tero. Povus esti ankaŭ granda insulo ekz. Honŝu.

Falko aŭ falto?

Espi (顯示個人資料) 2013年8月28日下午4:14:36

Faltoj estas antaŭsignoj de maljuneco, kaj mi ege preferas la admirindan flugartiston, la falkon.

Ĉu vivado en urbo aŭ vilaĝo?

dobri (顯示個人資料) 2013年8月28日下午4:27:24

Mi preferas urbon, tamen ne tro grandan.

Donaco aŭ donako?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年9月2日下午7:07:48

Mia elekto estas donaco, ĉar mi hodiaŭ
aĉetis tiun por mia edzino (poŝoforno por la vintro).

dento : tendo

Espi (顯示個人資料) 2013年9月3日下午5:03:45

Mi nur en somero tendumus, sed la dentoj oni ĉiam bezonas por mordi la nutraĵon.

Ĉu tendo aŭ loĝveturilo?

Paulinho (顯示個人資料) 2013年9月6日上午1:25:54

Loĝveturilo: mia lando estas tre granda. Nokte aŭ tage?

dobri (顯示個人資料) 2013年9月8日下午4:57:52

Dum la tago mi havas pli bonan videblecon por ĉiuj laboroj kaj amuzaĵoj.

Ponto aŭ punto?

Espi (顯示個人資料) 2013年9月8日下午7:24:41

Punto povas dolorigi, sed pontoj ofte estas gravaj konstruaĵoj, ekzemple por riverkrucadoj.

Ĉu rivero aŭ rizero?

Paulinho (顯示個人資料) 2013年9月8日下午8:50:34

Rizero: estas vespermanĝhoro.

Kulero aŭ forko?

回到上端