Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Espi (Montri la profilon) 2013-septembro-16 20:08:03

Por trovi la ĝustan vorton oni bezonas forton, pro kio mi preferas la lastan terminon.

Ĉu ruzulo aŭ uzulo?

dobri (Montri la profilon) 2013-septembro-23 20:06:35

Mi elektas "uzulo", kvankam ŝajnas al mi pli konvena "uzanto".

Vagi aŭ vaki?

Espi (Montri la profilon) 2013-septembro-24 19:01:11

Nur vagi min tedus, sed mi amas vakantajn ĉambrojn en feriejoj.

Ĉu famo aŭ fano?

dobri (Montri la profilon) 2013-septembro-24 21:27:55

Ĉar fano estas fanatikulo, tial mi preferas famon.

Premio aŭ premiero?

Espi (Montri la profilon) 2013-septembro-24 22:13:43

dobri:Ĉar fano estas fanatikulo, ...
Bonvolu pripensi vian interpretadon, ĉar „fano“ nur estas fervora admiranto de artisto, muzikgrupo, sporta teamo k.s. ridego.gif
_ _ _ _ _ _ _ _ _

Pasinttempe mi estus preferinta premion, sed hodiaŭ mi pli ŝatas premieron, ĉar ĝi ĉiam faras scivola.

Ĉu teatraĵo aŭ opero?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-septembro-25 15:59:10

Mi ne amas la kantadon en opero, tial mi elektas teatraĵon.

kinejo aŭ te teatro?

Nile (Montri la profilon) 2013-septembro-25 16:16:01

Preferi mi kinejo, sed ŝatas mi kinteatro.

Forteco aŭ rapideca?

Tunes14 (Montri la profilon) 2013-septembro-25 16:18:49

Rapideca, ĉar se ili ne povas kapti min, mi ne povas perdi.
novagado aŭ familiaragado?

dobri (Montri la profilon) 2013-septembro-25 17:24:03

Novagado, ĉar ĉio nova fascinas min.

Fasko aŭ fasto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-septembro-27 16:25:34

dobri:Novagado, ĉar ĉio nova fascinas min.

Fasko aŭ fasto?
Mi preferas "fasto", ĉar tio estas bona por la sano.

glaso aŭ vazo?

Reen al la supro