У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

од Kokcineleto, 22. новембар 2008.

Поруке: 6311

Језик: Esperanto

Espi (Погледати профил) 16. септембар 2013. 20.08.03

Por trovi la ĝustan vorton oni bezonas forton, pro kio mi preferas la lastan terminon.

Ĉu ruzulo aŭ uzulo?

dobri (Погледати профил) 23. септембар 2013. 20.06.35

Mi elektas "uzulo", kvankam ŝajnas al mi pli konvena "uzanto".

Vagi aŭ vaki?

Espi (Погледати профил) 24. септембар 2013. 19.01.11

Nur vagi min tedus, sed mi amas vakantajn ĉambrojn en feriejoj.

Ĉu famo aŭ fano?

dobri (Погледати профил) 24. септембар 2013. 21.27.55

Ĉar fano estas fanatikulo, tial mi preferas famon.

Premio aŭ premiero?

Espi (Погледати профил) 24. септембар 2013. 22.13.43

dobri:Ĉar fano estas fanatikulo, ...
Bonvolu pripensi vian interpretadon, ĉar „fano“ nur estas fervora admiranto de artisto, muzikgrupo, sporta teamo k.s. ridego.gif
_ _ _ _ _ _ _ _ _

Pasinttempe mi estus preferinta premion, sed hodiaŭ mi pli ŝatas premieron, ĉar ĝi ĉiam faras scivola.

Ĉu teatraĵo aŭ opero?

ratkaptisto (Погледати профил) 25. септембар 2013. 15.59.10

Mi ne amas la kantadon en opero, tial mi elektas teatraĵon.

kinejo aŭ te teatro?

Nile (Погледати профил) 25. септембар 2013. 16.16.01

Preferi mi kinejo, sed ŝatas mi kinteatro.

Forteco aŭ rapideca?

Tunes14 (Погледати профил) 25. септембар 2013. 16.18.49

Rapideca, ĉar se ili ne povas kapti min, mi ne povas perdi.
novagado aŭ familiaragado?

dobri (Погледати профил) 25. септембар 2013. 17.24.03

Novagado, ĉar ĉio nova fascinas min.

Fasko aŭ fasto?

ratkaptisto (Погледати профил) 27. септембар 2013. 16.25.34

dobri:Novagado, ĉar ĉio nova fascinas min.

Fasko aŭ fasto?
Mi preferas "fasto", ĉar tio estas bona por la sano.

glaso aŭ vazo?

Вратите се горе