К содержанию

Закрыта
Макс. 500 сообщений.

A aŭ B? Elektu!

от Kokcineleto, 22 ноября 2008 г.

Сообщений: 6311

Язык: Esperanto

dobri (Показать профиль) 13 ноября 2013 г., 15:29:23

Mi ne ŝatas fortajn drinkaĵojn, tial trinkaĵo.

Kubo aŭ kubuto?

ratkaptisto (Показать профиль) 13 ноября 2013 г., 16:54:46

Mi volonte vojaĝas per ŝipo, eble al Kubo.

tubo aŭ kubo?

dobri (Показать профиль) 13 ноября 2013 г., 18:52:39

Tubo, ĉar mi ofte mezuras ilin.

Sturmo aŭ sturno?

emukah (Показать профиль) 13 ноября 2013 г., 22:06:36

En ĉiu okazo la sturnon. Ĉar la sturno estas pacema, sed ne la sturmo.

debuti aŭ debati

dobri (Показать профиль) 14 ноября 2013 г., 15:00:41

Ĉiu homo unue debutas antaŭ iu publiko (eble nur la familio) kaj nur poste li povas debati.

Raŭko aŭ raŭpo?

emukah (Показать профиль) 14 ноября 2013 г., 17:16:57

Kompreneble la raŭpo, ĉar sen raŭpojn ni havus neniajn belegajn papiliojn - kaj kiu estas ja volonte raŭka!

roso aŭ rozo?

ratkaptisto (Показать профиль) 14 ноября 2013 г., 17:24:51

Ĉar mi amas florojn, mi elektas "rozo".

respondi aŭ responsi?

emukah (Показать профиль) 14 ноября 2013 г., 17:38:17

Mi preferas respondi, ĉar plej ofte ĝi estas pli facile.

kruco aŭ kruĉo?

ratkaptisto (Показать профиль) 14 ноября 2013 г., 19:46:41

Baldaŭ vortoj estas grava en la ĉiutaga vivo. Kruĉo estas por trinkaĵo kaj kruco por la ligiteco kun Dio. Mi elektas "kruco" ĉar mi estas kredanta homo.

viro aŭ vivo?

dobri (Показать профиль) 14 ноября 2013 г., 21:28:56

Vivo, ĉar ĝi temas pri ĉiuj, ne nur pri viroj.

Resto aŭ tresto?

Наверх