Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2014-januaro-09 22:53:47

Kvankam la torto certe estus bongusta mi tamen elektas vorton, ĉar tiu ĉi estas grava por la lingvo.

Osto aŭ ostaĝo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-10 08:47:36

Ĉiu homo havas ostojn, neniu volas esti en ostaĝo, tial mi elektas "osto".

osto aŭ frosto?

dobri (Montri la profilon) 2014-januaro-10 15:48:10

Ankaŭ mi pli ŝatas miajn ostojn ol malvarmon.

Brovo aŭ bromo?

moorle (Montri la profilon) 2014-januaro-10 18:22:02

Mi elektas brovon, ĉar mi ne ŝatas la elementon bromo.

funto aŭ fungo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-10 18:32:22

Mi volonte manĝas fungojn. Tiun vorton mi elektas.

volo aŭ solo?

moorle (Montri la profilon) 2014-januaro-10 20:05:57

Mi elektas "solon", ĉar mi ŝatas kanti.

sebo aŭ seĝo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-10 20:09:49

Mi elektas "seĝo", ĉar mi estas laca.

verko aŭ kverko?

moorle (Montri la profilon) 2014-januaro-10 20:22:13

Mi elektas "kverko", ĉar mi ŝatas tiujn grandajn arbojn.

pizo aŭ piko ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-10 20:28:36

Mi elektas "pizo", ĉar mi volonte manĝas tiun legomon.

fango aŭ tango?

moorle (Montri la profilon) 2014-januaro-10 20:42:58

Fango estas tre sana, sed mi elektas "tango", ĉar mi ŝatas danci.

mielo aŭ mjelo ?

Reen al la supro