본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

dobri (프로필 보기) 2014년 1월 9일 오후 10:53:47

Kvankam la torto certe estus bongusta mi tamen elektas vorton, ĉar tiu ĉi estas grava por la lingvo.

Osto aŭ ostaĝo?

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오전 8:47:36

Ĉiu homo havas ostojn, neniu volas esti en ostaĝo, tial mi elektas "osto".

osto aŭ frosto?

dobri (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 3:48:10

Ankaŭ mi pli ŝatas miajn ostojn ol malvarmon.

Brovo aŭ bromo?

moorle (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 6:22:02

Mi elektas brovon, ĉar mi ne ŝatas la elementon bromo.

funto aŭ fungo ?

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 6:32:22

Mi volonte manĝas fungojn. Tiun vorton mi elektas.

volo aŭ solo?

moorle (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 8:05:57

Mi elektas "solon", ĉar mi ŝatas kanti.

sebo aŭ seĝo ?

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 8:09:49

Mi elektas "seĝo", ĉar mi estas laca.

verko aŭ kverko?

moorle (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 8:22:13

Mi elektas "kverko", ĉar mi ŝatas tiujn grandajn arbojn.

pizo aŭ piko ?

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 8:28:36

Mi elektas "pizo", ĉar mi volonte manĝas tiun legomon.

fango aŭ tango?

moorle (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 8:42:58

Fango estas tre sana, sed mi elektas "tango", ĉar mi ŝatas danci.

mielo aŭ mjelo ?

다시 위로