Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-04 15:09:57

Grandurboj kun multaj loĝantoj pli interesas min ol arbara animalo.

Gajno aŭ grajno?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-04 15:35:48

Mi prenos la gajnon. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Gajno: rabaĵo de sukcese finita ludo ktp

Grajno: eta peco de materialo, kutime iomete ronda (grajno de rizo)

??? PENO aŭ PENISO ???

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-04 15:51:42

Mi ne ŝatas penan laboron, sed mi kompreneble ŝatas mian penison.

Gustigi aŭ ĝustigi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-majo-07 12:20:34

Mi ne ofte gustigas, ĉar mi malofte kuiras kaj mi ankaŭ ne ofte ĵustigas, ĉar mi malofte faras erarojn, ĉu ne?

karo aŭ koro?

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-07 14:46:39

Koro estas por mi gravega, kontraŭe la vorton "karo" mi ne trovis en vortaro. Ĉu temas pri "karoo" - emblemo sur ludkartoj aŭ temas pri karulo?

Kero aŭ kuro?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-07 16:51:08

> Kero aŭ kuro?

Kero = rugxa koro sur kartoj (unu el 4 simboloj)

Kuro = rapida marsxo, ago kuri

Mi prenas na la kuro, gxi pli utilas kiam oni devas sveni rapide.

??? KORO aux KOROO ???

(Konsileto al "dobri": lastatempe vi jam dufoje respondis pri cxi tiu temo, do mi scias ke vi treeeeeeeeeeeeeeeeeeee malsxatos na la "koroo" ridego.gif)

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-majo-08 10:31:30

dobri:Koro estas por mi gravega, kontraŭe la vorton "karo" mi ne trovis en vortaro. Ĉu temas pri "karoo" - emblemo sur ludkartoj aŭ temas pri karulo?

Kero aŭ kuro?
Jes, dobri, karoo

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-15 08:16:46

Cxu neniu kuragxas elekti: ??? KORO aux KOROO ???

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-majo-15 16:39:33

Mia elekto estas "koro", ĉar tiu vorto estas malpli longa ol "koroo".

horo aŭ koro?

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-18 17:05:19

Ĉar "koro" kiel grava parto de la korpo jam estis multfoje elektita, tial mi nun elektas horon, ĉar tiu tempodaŭro ne estas ege longa.

Poŭpo aŭ raŭpo?

Reen al la supro