У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

од Kokcineleto, 22. новембар 2008.

Поруке: 6311

Језик: Esperanto

dobri (Погледати профил) 04. мај 2014. 15.09.57

Grandurboj kun multaj loĝantoj pli interesas min ol arbara animalo.

Gajno aŭ grajno?

Clarence666 (Погледати профил) 04. мај 2014. 15.35.48

Mi prenos la gajnon. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Gajno: rabaĵo de sukcese finita ludo ktp

Grajno: eta peco de materialo, kutime iomete ronda (grajno de rizo)

??? PENO aŭ PENISO ???

dobri (Погледати профил) 04. мај 2014. 15.51.42

Mi ne ŝatas penan laboron, sed mi kompreneble ŝatas mian penison.

Gustigi aŭ ĝustigi?

ratkaptisto (Погледати профил) 07. мај 2014. 12.20.34

Mi ne ofte gustigas, ĉar mi malofte kuiras kaj mi ankaŭ ne ofte ĵustigas, ĉar mi malofte faras erarojn, ĉu ne?

karo aŭ koro?

dobri (Погледати профил) 07. мај 2014. 14.46.39

Koro estas por mi gravega, kontraŭe la vorton "karo" mi ne trovis en vortaro. Ĉu temas pri "karoo" - emblemo sur ludkartoj aŭ temas pri karulo?

Kero aŭ kuro?

Clarence666 (Погледати профил) 07. мај 2014. 16.51.08

> Kero aŭ kuro?

Kero = rugxa koro sur kartoj (unu el 4 simboloj)

Kuro = rapida marsxo, ago kuri

Mi prenas na la kuro, gxi pli utilas kiam oni devas sveni rapide.

??? KORO aux KOROO ???

(Konsileto al "dobri": lastatempe vi jam dufoje respondis pri cxi tiu temo, do mi scias ke vi treeeeeeeeeeeeeeeeeeee malsxatos na la "koroo" ridego.gif)

ratkaptisto (Погледати профил) 08. мај 2014. 10.31.30

dobri:Koro estas por mi gravega, kontraŭe la vorton "karo" mi ne trovis en vortaro. Ĉu temas pri "karoo" - emblemo sur ludkartoj aŭ temas pri karulo?

Kero aŭ kuro?
Jes, dobri, karoo

Clarence666 (Погледати профил) 15. мај 2014. 08.16.46

Cxu neniu kuragxas elekti: ??? KORO aux KOROO ???

ratkaptisto (Погледати профил) 15. мај 2014. 16.39.33

Mia elekto estas "koro", ĉar tiu vorto estas malpli longa ol "koroo".

horo aŭ koro?

dobri (Погледати профил) 18. мај 2014. 17.05.19

Ĉar "koro" kiel grava parto de la korpo jam estis multfoje elektita, tial mi nun elektas horon, ĉar tiu tempodaŭro ne estas ege longa.

Poŭpo aŭ raŭpo?

Вратите се горе