Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

Clarence666 (Mostra el perfil) 6 de juny de 2014 17.40.56

> Popo aŭ poŭpo?

Ni jam diskutis vian mojosan vorton "poŭpo" -> "pobo" antaŭ 20 tagoj. Mi prenas la vorton "popo" (muziko).

POPO aŭ PAPO ???

dobri (Mostra el perfil) 6 de juny de 2014 18.12.58

Mi ankaŭ ŝatas popon.

Amantino aŭ amatino?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 14 de juny de 2014 7.00.36

Mi elektas la vorton "amatino", ĉar mi eatas aktiva homo.

loto aŭ loko?

dobri (Mostra el perfil) 15 de juny de 2014 18.15.20

Loto, ĉar ĝi kutime alportas ĝojon al ĉiu loko.

Galono aŭ galjono?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 15 de juny de 2014 19.35.40

Mi elektas "galono", ĉar mi ne konas la alian vorton.

vorto aŭ morto?

dobri (Mostra el perfil) 15 de juny de 2014 19.40.42

Galjono estas angla mezurunuo (4.5 litroj).

La vorton "morto" neniu ŝatas aŭdi. Tial mi elektas vorton.

Nikotino aŭ nikotiano?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 16 de juny de 2014 8.27.01

Mi ne fumas, tial mi ne ŝatas nikotinon. Sed mi interesiĝas pri plantojn, tial mi elektas "nikotiano".

sofo aŭ stofo?

dobri (Mostra el perfil) 16 de juny de 2014 18.57.32

Mi preferas ripozi sur sofo ol mezuri per malnova mezurunuo por likvoj.

Palato aŭ paletro?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 19 de juny de 2014 18.15.44

Mi elektas "palato" ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol la alia.

teni aŭ veni?

dobri (Mostra el perfil) 19 de juny de 2014 19.08.52

Se venas belulino, tiam necesas ŝin teni. Do teni estas pli grava.

Trajno aŭ trajto?

Tornar a dalt