Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-junio-20 08:50:59

Mi ĉiutage povas vidi trajnojn kaj ankaŭ trajtojn - trajtoj estas pli abstraktaj por mi. Tial mi ekektas "trajno".

baki aŭ klaki?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-junio-21 03:05:52

ratkaptisto:baki aŭ klaki?
Mi elektas la vorton "baki", cxar post bakado oni havas almenaux sxancon trovi ion por mangxi, dum klakado neniam generas mangxajxon. Mi ege hungras !!!

BANDANO aux BANDITO ???

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-junio-21 07:13:18

Mi elektas "bandito" ĉar tiu nur estas unu homo kaj "bandano" estas membro de banditgrupo.

tenis aŭ penis?

dobri (Montri la profilon) 2014-junio-27 13:22:52

Peni estas malfacile, kontraŭe teni povas esti facile. Tial tenis.

Teniso aŭ tensio?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-julio-09 18:54:11

Mi elektas la vorton "teniso", ĉar mi amas tiun sporton. La alia vorto estas tro teknika por mi.

kampo aŭ lampo?

dobri (Montri la profilon) 2014-julio-12 20:36:49

Lampo, ĉar mi bezonas ĝin ĉiuvespere. Tamen ankaŭ kampo estas grava por agrikulturistoj.

Etaĝo aŭ etaĝero?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-julio-15 06:43:37

Mi elektas "etaĝero", ĉar mi bezonas etaĝeron por mia ĉambro en la unua etaĝo.

rondo aŭ fondo?

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-15 13:19:28

Mi elektas "fondo" ĉar ĉio bezonas fondon

Brazilo aŭ Germanio?

dobri (Montri la profilon) 2014-julio-15 14:11:51

Nuntempe mi volonte elektas Germanion.

Dramo aŭ dromo?

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-15 15:03:57

Mi elektas "dramo" ĉar mi ne scias kion signifas la vorto "dromo"

pomo aŭ terpomo

Reen al la supro