Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

A aŭ B? Elektu!

von Kokcineleto, 22. November 2008

Beiträge: 6311

Sprache: Esperanto

ratkaptisto (Profil anzeigen) 20. Juni 2014 08:50:59

Mi ĉiutage povas vidi trajnojn kaj ankaŭ trajtojn - trajtoj estas pli abstraktaj por mi. Tial mi ekektas "trajno".

baki aŭ klaki?

Clarence666 (Profil anzeigen) 21. Juni 2014 03:05:52

ratkaptisto:baki aŭ klaki?
Mi elektas la vorton "baki", cxar post bakado oni havas almenaux sxancon trovi ion por mangxi, dum klakado neniam generas mangxajxon. Mi ege hungras !!!

BANDANO aux BANDITO ???

ratkaptisto (Profil anzeigen) 21. Juni 2014 07:13:18

Mi elektas "bandito" ĉar tiu nur estas unu homo kaj "bandano" estas membro de banditgrupo.

tenis aŭ penis?

dobri (Profil anzeigen) 27. Juni 2014 13:22:52

Peni estas malfacile, kontraŭe teni povas esti facile. Tial tenis.

Teniso aŭ tensio?

ratkaptisto (Profil anzeigen) 9. Juli 2014 18:54:11

Mi elektas la vorton "teniso", ĉar mi amas tiun sporton. La alia vorto estas tro teknika por mi.

kampo aŭ lampo?

dobri (Profil anzeigen) 12. Juli 2014 20:36:49

Lampo, ĉar mi bezonas ĝin ĉiuvespere. Tamen ankaŭ kampo estas grava por agrikulturistoj.

Etaĝo aŭ etaĝero?

ratkaptisto (Profil anzeigen) 15. Juli 2014 06:43:37

Mi elektas "etaĝero", ĉar mi bezonas etaĝeron por mia ĉambro en la unua etaĝo.

rondo aŭ fondo?

gordonflanagan (Profil anzeigen) 15. Juli 2014 13:19:28

Mi elektas "fondo" ĉar ĉio bezonas fondon

Brazilo aŭ Germanio?

dobri (Profil anzeigen) 15. Juli 2014 14:11:51

Nuntempe mi volonte elektas Germanion.

Dramo aŭ dromo?

gordonflanagan (Profil anzeigen) 15. Juli 2014 15:03:57

Mi elektas "dramo" ĉar mi ne scias kion signifas la vorto "dromo"

pomo aŭ terpomo

Zurück nach oben