Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

A aŭ B? Elektu!

di Kokcineleto, 22 novembre 2008

Messaggi: 6311

Lingua: Esperanto

bbc (Mostra il profilo) 04 aprile 2009 13:43:55

monujo. Donu al mi monujon.

ridulo.gif

cirklo aŭ kvadrato?

Radikalo (Mostra il profilo) 04 aprile 2009 16:47:23

Kvadratoj, ĉar ili estas pli facila ol cirkloj en geometrio kurso. rideto.gif

Ruĝo aŭ bluo?

Rogir (Mostra il profilo) 06 aprile 2009 13:48:25

Mandarino, ĉar mi ŝatas inojn.

a aŭ z?

bbc (Mostra il profilo) 06 aprile 2009 15:13:27

А

Ĉar ĝi signifas komenco de ĉio.

Klasikismo aŭ modernismo?

Rogir (Mostra il profilo) 06 aprile 2009 15:20:29

Klasikismo estas pli facila, ĉar kio estas moderna ŝanĝas ĉiam!

Instruisto aŭ lernanto?

dobri (Mostra il profilo) 06 aprile 2009 15:45:05

Instruisto, ĉar li havas pli da rajtoj.

Laŭ mia vortaro saĥaro, sakaro kaj sakarino estas la sama: sukero.

Sulko aŭ suko?

Rogir (Mostra il profilo) 07 aprile 2009 13:06:55

En sako povas esti ĉio ajn, en sakeo nur alkoholo, akvo kaj io alia (mi ne scias ekzakte).

Nubo aŭ nulo?

dobri (Mostra il profilo) 07 aprile 2009 14:56:30

Mi preferas nulon, se antaŭ ĝi staras multe da aliaj ciferoj kaj kune formas grandan numeron. Nubo kapablas nur ombrigi sunon.

Strado aŭ strando?

dobri (Mostra il profilo) 08 aprile 2009 15:00:55

white knight:
strateto aŭ stratego ? ( tiu vorto havas du signifojn)
Hodiaŭ vi bone elektis la duopon. Eble sufiĉus stratego aŭ stratego, ĉu ne?
En mallarĝa strateto mi povus vojerari, tial mi preferas strategon kiel bulvardon. Por la dua signifo mi preferus uzi "strategiulo" aŭ "strategiisto", kvankam PIV uzas la simplan "stratego".

Koridoro aŭ galerio?

sotobleat (Mostra il profilo) 08 aprile 2009 19:58:15

dobri:
Koridoro aŭ galerio?
Koridoro ĉar ĝi povas havi arton sed ne malŝpari spacon.

bildoj aŭ vortoj?

Torna all’inizio