K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22. november 2008

Sporočila: 6311

Jezik: Esperanto

dobri (Prikaži profil) 11. april 2009 18:04:13

Ŝakon mi kapablas ludi, sed goo ŝajnis al mi ĉiam tro komplika. Tial mi preferas ŝakon.

Mi biciklas dum tuta jaro ĉiutage al mia laborejo (1km) kaj reen. Tamen pasintan sabaton mi kun edzino entreprenis ekskurson 16 km longan. Hodiaŭ bedaŭrinde ne.

Regulo aŭ regalo?

jchthys (Prikaži profil) 11. april 2009 20:03:48

dobri:Regulo aŭ regalo?
Regalo, ĉar regulo (malkiel ŝajnas) ne estas ulo.

La bona lingvoToki pona?

horsto (Prikaži profil) 12. april 2009 11:30:24

jchthys:
La bona lingvoToki pona?
Tokipono laŭ mia kompreno ne estas kreita por esti normala lingvo. Ĝi estas eksperimento por montri kiel eble plej simplan lingvon.
La libron "La Bona Lingvo" de Claude Piron mi jam ĉiam volis legi, sed mi bedaŭrinde ĝis nun ne faris tion. Do mi elektas ĝin.

Ĉu vi preferas neologismojn aŭ kunmetitajn vortojn el la baza vortprovizo?

dobri (Prikaži profil) 12. april 2009 14:12:28

La kunmetitajn vortojn, por ke Esperanto restu kiel eble la plej facila lingvo.

Tranco aŭ tranĉo?

Rogir (Prikaži profil) 12. april 2009 23:58:35

Tranĉo dolorigas min, sed tranco (certe la muzikon) ĝojigas min!

Ejo aŭ ujo?

bbc (Prikaži profil) 13. april 2009 03:11:12

ujo. Ĉar ĝi povas diri vin pli ol ejo.

Fiziko aŭ filozofio?

Rogir (Prikaži profil) 13. april 2009 13:09:59

Sendube fiziko, ĉar ĝi povas fari verajn antaŭdirojn!

Arbo aŭ ardo?

Sebasities (Prikaži profil) 13. april 2009 13:57:46

La arbo ĉar li donas ombron.

Desegnarto aŭ matematiko ?

dobri (Prikaži profil) 13. april 2009 18:16:50

Matematiko, ĉar ĝi estas pli preciza.

Serĉi aŭ ŝerci?

Rogir (Prikaži profil) 13. april 2009 23:44:16

Ĉu ne tiu elekto jam demandiĝis? Mi diras: komputiloj faru la serĉojn, homoj la ŝercojn.

Luno aŭ lupo?

Nazaj na začetek