Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 18:04:13

Ŝakon mi kapablas ludi, sed goo ŝajnis al mi ĉiam tro komplika. Tial mi preferas ŝakon.

Mi biciklas dum tuta jaro ĉiutage al mia laborejo (1km) kaj reen. Tamen pasintan sabaton mi kun edzino entreprenis ekskurson 16 km longan. Hodiaŭ bedaŭrinde ne.

Regulo aŭ regalo?

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 20:03:48

dobri:Regulo aŭ regalo?
Regalo, ĉar regulo (malkiel ŝajnas) ne estas ulo.

La bona lingvoToki pona?

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 11:30:24

jchthys:
La bona lingvoToki pona?
Tokipono laŭ mia kompreno ne estas kreita por esti normala lingvo. Ĝi estas eksperimento por montri kiel eble plej simplan lingvon.
La libron "La Bona Lingvo" de Claude Piron mi jam ĉiam volis legi, sed mi bedaŭrinde ĝis nun ne faris tion. Do mi elektas ĝin.

Ĉu vi preferas neologismojn aŭ kunmetitajn vortojn el la baza vortprovizo?

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 14:12:28

La kunmetitajn vortojn, por ke Esperanto restu kiel eble la plej facila lingvo.

Tranco aŭ tranĉo?

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 23:58:35

Tranĉo dolorigas min, sed tranco (certe la muzikon) ĝojigas min!

Ejo aŭ ujo?

bbc (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 03:11:12

ujo. Ĉar ĝi povas diri vin pli ol ejo.

Fiziko aŭ filozofio?

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 13:09:59

Sendube fiziko, ĉar ĝi povas fari verajn antaŭdirojn!

Arbo aŭ ardo?

Sebasities (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 13:57:46

La arbo ĉar li donas ombron.

Desegnarto aŭ matematiko ?

dobri (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 18:16:50

Matematiko, ĉar ĝi estas pli preciza.

Serĉi aŭ ŝerci?

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 23:44:16

Ĉu ne tiu elekto jam demandiĝis? Mi diras: komputiloj faru la serĉojn, homoj la ŝercojn.

Luno aŭ lupo?

Reen al la supro