본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

dobri (프로필 보기) 2014년 7월 15일 오후 3:29:52

Dromo estas kurejo aŭ veturejo (aŭtodromo).

Terpomon mi taksas pli.

Sono aŭ sondo?

Wantarta (프로필 보기) 2014년 7월 15일 오후 3:33:59

Sono, ĉar mi ne scias kio sondo estas ridulo.gif
libroj aŭ filmoj?

jchthys (프로필 보기) 2014년 7월 15일 오후 3:38:11

Wantarta:Sono, ĉar mi ne scias kio sondo estas ridulo.gif
libroj aŭ filmoj?
libroj, ĉar oni povas legi/aŭskulti ilin sole sen soleco!

leporo aŭ erinaco?

dobri (프로필 보기) 2014년 7월 15일 오후 5:44:20

Sondilo estas aparato por mezuri profundecon de maro aŭ io simila.

Erinaco estas pli simpatia por mi.

Suro aŭ surao?

lorna (프로필 보기) 2014년 7월 15일 오후 7:06:02

Mi elektas surao ĉar mi interesiĝas pri religionoj, kvankam mi ne estas islamano.

Monado aŭ monedo?

dobri (프로필 보기) 2014년 7월 15일 오후 8:27:02

La birdo monedo estas por mi pli simpatia ol iu speciala scienca termino.

Tibio aŭ stibio?

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 7월 16일 오전 6:30:22

Mi elektas "tibio", ĉar mi konas tiun vorton pli bone ol la alia.

fondo aŭ fonto?

gordonflanagan (프로필 보기) 2014년 7월 16일 오전 8:28:21

Mi elektas "fonto" ĉar mi vidis la fonton de la Ruhr en la Sauerland en Germanio.

Londono aŭ lundo ?

zaragorti (프로필 보기) 2014년 7월 16일 오전 9:24:02

Londono, kompreneble, ĉar lunde oni revenas al la laboro!

Foiro aŭ ferio?

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 7월 16일 오전 10:45:57

Mi elektas "ferio" ĉar tio estas la plej bonas tempi de la jaro.

jaro aŭ haro?

다시 위로