Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-17 09:01:05

Mi elektas "festo" - Mi ĝojas festojn, testoj ne plaĉas al mi.

pavo aŭ pavino

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-julio-17 12:06:50

Mi elektas "pavo" ĉar la vira besto estas pli bela ol la virina.

besto aŭ pesto?

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-17 12:41:31

Mi elektas "besto" ĉar oni fariĝas malsane per la pesto

Germanio aŭ germaniumo

dobri (Montri la profilon) 2014-julio-17 14:05:35

Lastfoje mi elektis Germanion, tial hodiaŭ mi preferas ĥemian elementon germaniumo.

Tenio aŭ teniso?

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-17 14:54:36

Mi elektas "teniso" ĉar teniso konservas vian sanon dum tenio faris vin malsalan

Ĉu ĝi estas korekta - "vin" ne "vi"
kaj "malsanan" ne "malsana" ??

filatelisto aŭ filistro

dobri (Montri la profilon) 2014-julio-17 15:02:28

gordonflanagan:Mi elektas "teniso" ĉar teniso konservas vian sanon dum tenio faris vin malsalan

Ĉu ĝi estas korekta - "vin" ne "vi"
kaj "malsanan" ne "malsana" ??

filatelisto aŭ filistro
Mi prefere skribus "faris vin malsana", tamen mi ne certas, ĉu vere ĝuste.
Filatelisto kolektas poŝtmarkojn, tial li estas por mi pli interesa ol iu stultulo.

Kolimbo aŭ kolombo?

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-17 18:53:17

Mi elektas "kolombo" ĉar ni havas kolombojn kuij flugas en nia ĝardeno. En la angla "kolimbo" = "loon" kiu signifas birdo aŭ stultulo.

sulo aŭ sudo

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-julio-17 19:02:33

Mi tre amas la sudon, ĉar tie eatas varma vetero.

fango aŭ tango

lorna (Montri la profilon) 2014-julio-17 20:02:56

Mi elektas 'tango' ĉar tiu danco estas ritma. Ĉu la fango estas ankaŭ danco?

Sako aŭ sakeo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-julio-17 20:09:39

lorna:Mi elektas 'tango' ĉar tiu danco estas ritma. Ĉu la fango estas ankaŭ danco?

Sako aŭ sakeo?
Ne, fango ne estas danco. Estas ebleco kontraŭ dorsdoloro.

Reen al la supro