Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 7 17 20:12:07

Dum la kristnaska tempo mi elektus "sako", sed nun mi volonte trinkus sakeon.

mordo aŭ morto?

dobri (Å vise profilen) 2014 7 17 20:55:46

Mi preferus esti mordita ol morta.

Kupeli aŭ kupli?

JaiLo (Å vise profilen) 2014 7 18 02:24:35

Kupli, mi ne scii Kio kupeli estas. lango.gif

Tago aŭ nokto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 7 18 05:45:08

Mi preferas "nokto", ĉar mi povas dormi.

migri aŭ bicikli

gordonflanagan (Å vise profilen) 2014 7 18 07:32:12

En la montetoj mi preferas migri, sed sur la plataj stratoj mi preferas bicikli.

promeni aŭ kuri

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 7 18 14:53:36

Dimanĉe mi promenas ofte sed dum la aliaj tagoj mi ofte kuras.

kuri aŭ kuiri?

gordonflanagan (Å vise profilen) 2014 7 18 15:29:05

Mi elektas "kuiri". En duonhoro ni kuiros ovojn por nia vespermanĝo. Estas tro varmege kuri hodiaŭ (30ºC)

ovo aŭ kokaĵo

dobri (Å vise profilen) 2014 7 18 18:00:47

Kupeli signifas apartigi per varmigado oron aŭ arĝenton disde la malpuraĵoj.

Prefere tutan kokinon ol nur ovon.

Sango aŭ sangrio?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 7 18 18:34:37

Sangrio estas trinkebla, sed sango ne. Mi volonte trinkas.

trinki aŭ drinki?

dobri (Å vise profilen) 2014 7 18 18:47:16

Kutime sufiĉas iome trinki. Sed dum nuna varmego oni devas multe trinki, tamen prefere ne drinki!

Koloso aŭ kolostro?

Tibake til toppen