Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

ratkaptisto (Mostra el perfil) 17 de juliol de 2014 20.12.07

Dum la kristnaska tempo mi elektus "sako", sed nun mi volonte trinkus sakeon.

mordo aŭ morto?

dobri (Mostra el perfil) 17 de juliol de 2014 20.55.46

Mi preferus esti mordita ol morta.

Kupeli aŭ kupli?

JaiLo (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2014 2.24.35

Kupli, mi ne scii Kio kupeli estas. lango.gif

Tago aŭ nokto?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2014 5.45.08

Mi preferas "nokto", ĉar mi povas dormi.

migri aŭ bicikli

gordonflanagan (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2014 7.32.12

En la montetoj mi preferas migri, sed sur la plataj stratoj mi preferas bicikli.

promeni aŭ kuri

ratkaptisto (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2014 14.53.36

Dimanĉe mi promenas ofte sed dum la aliaj tagoj mi ofte kuras.

kuri aŭ kuiri?

gordonflanagan (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2014 15.29.05

Mi elektas "kuiri". En duonhoro ni kuiros ovojn por nia vespermanĝo. Estas tro varmege kuri hodiaŭ (30ºC)

ovo aŭ kokaĵo

dobri (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2014 18.00.47

Kupeli signifas apartigi per varmigado oron aŭ arĝenton disde la malpuraĵoj.

Prefere tutan kokinon ol nur ovon.

Sango aŭ sangrio?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2014 18.34.37

Sangrio estas trinkebla, sed sango ne. Mi volonte trinkas.

trinki aŭ drinki?

dobri (Mostra el perfil) 18 de juliol de 2014 18.47.16

Kutime sufiĉas iome trinki. Sed dum nuna varmego oni devas multe trinki, tamen prefere ne drinki!

Koloso aŭ kolostro?

Tornar a dalt