Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 19. jul. 2014 11.22.37

Mi volonte estas gasto en gastejo.

nazo aŭ vazo?

ratkaptisto (Vise profilen) 19. jul. 2014 11.32.15

Gordon, bonvolu ne proponi vortojn kun la sama radiko, ekz gasto : gastejo. Pli bone estus: gasto aŭ gaso

gordonflanagan (Vise profilen) 19. jul. 2014 14.02.42

ratkaptisto:Gordon, bonvolu ne proponi vortojn kun la sama radiko, ekz gasto : gastejo. Pli bone estus: gasto aŭ gaso
Pardonu!

Mi elektas "vazo" - Oni povas meti florojn en vazon.

fajro aŭ foiro

ratkaptisto (Vise profilen) 19. jul. 2014 15.27.46

Mi ne elektas "fajro" ĉar tiu ofte estas danĝera. Foiro estas bona okazo por aĉeti, manĝi, trinki ktp.

benko aŭ banko?

gordonflanagan (Vise profilen) 19. jul. 2014 16.21.58

Mi elektas bankon kiam mi havas monon en ĝi

fakto aŭ faktoro

ratkaptisto (Vise profilen) 19. jul. 2014 16.53.09

Mi elektas "faktoro" ĉar tiu estas bona profesio.

ĉiam aŭ neniam?

lorna (Vise profilen) 19. jul. 2014 18.15.26

Mi elektas 'ĉiam' ĉar la koncepto de 'ĉiam' enhavas la ideon de senlimaj eblecoj. 'Neniam' enhavas neniajn eblecojn.

libera aŭ liberala?

ratkaptisto (Vise profilen) 19. jul. 2014 18.22.08

Denove estas la sama radiko "liber-". Mi elektas la unuan vorton, ĉar ĝi estas pli mallonga.

festo aŭ nesto?

lorna (Vise profilen) 19. jul. 2014 21.24.40

ratkaptisto:Denove estas la sama radiko "liber-". Mi elektas la unuan vorton, ĉar ĝi estas pli mallonga.

festo aŭ nesto?
Se mi ĝuste komprenas, la radiko de 'libera' estas 'liber/' - sed la radiko de 'liberala' estas 'liberal/'.

Mi elektas 'festo' ĉar estas nun sabato vespere.

plafono aŭ planko?

ratkaptisto (Vise profilen) 20. jul. 2014 07.31.40

lorna:
ratkaptisto:Denove estas la sama radiko "liber-". Mi elektas la unuan vorton, ĉar ĝi estas pli mallonga.

festo aŭ nesto?
Se mi ĝuste komprenas, la radiko de 'libera' estas 'liber/' - sed la radiko de 'liberala' estas 'liberal/'.

Mi elektas 'festo' ĉar estas nun sabato vespere.

plafono aŭ planko?
Pardonu, povus esti

Tilbage til start