Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-01 16:52:57

Urso estas pli simpatia besto ol uro.

Plando aŭ plendo?

lorna (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-01 20:40:05

Niaj plandoj donas al ni informojn pri la grundo sur kiu ni promenas, sed plendoj estas kelkfoje enuigaj kaj nenecesaj, do mi elektas 'plando'.

fono aŭ zono?

dobri (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 05:46:12

Dum fono troviĝas ĉie, zonon mi bezonas por fiksi mian pantalonon.

Gaŭĉo aŭ gaŭĝo?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 06:29:36

Vi denove elfosis du obskuregajn vortojn!!! Mi preferas la vorton "gaŭĝo" (instrumento) , eble nenial.

FI-ER-O aux FI-AJX-O ???

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 06:55:26

Ne estas fiaĵo, ke homoj, kiuj estas diligentaj, rajtas havi fieron.

teni aŭ peni?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 07:21:41

Interesa opinio (sed mankas pluralo). ridulo.gif

Mi preferas PENI, nur tenante oni atingas nenion.

FONO aux TELEFONO ???

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 09:00:13

Clarence666:Interesa opinio (sed mankas pluralo). ridulo.gif

Mi preferas PENI, nur tenante oni atingas nenion.

FONO aux TELEFONO ???
Dankon, mi ĵus korektis.

lorna (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 09:45:43

Mi opinias ke telofono estas tre utila, sed kutime mi ne pensas pri fono, kaj mi senplue akceptas ĝin. Do mi volus memorigi min ke ĝi fakte estas grava.

opero aŭ opio?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 11:52:16

Mi volonte spektas operon, sed dum la prezentado mi ne havas la eblecon por ĝui opion.

pezo aŭ mezo?

lorna (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 18:27:24

La tagmezo kaj la noktomezo estas specialaj horoj, do mi elektas 'mezo'.

vigla aŭ likva?

Reen al la supro