Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

dobri (Å vise profilen) 2014 8 1 16:52:57

Urso estas pli simpatia besto ol uro.

Plando aŭ plendo?

lorna (Å vise profilen) 2014 8 1 20:40:05

Niaj plandoj donas al ni informojn pri la grundo sur kiu ni promenas, sed plendoj estas kelkfoje enuigaj kaj nenecesaj, do mi elektas 'plando'.

fono aŭ zono?

dobri (Å vise profilen) 2014 8 2 05:46:12

Dum fono troviĝas ĉie, zonon mi bezonas por fiksi mian pantalonon.

Gaŭĉo aŭ gaŭĝo?

Clarence666 (Å vise profilen) 2014 8 2 06:29:36

Vi denove elfosis du obskuregajn vortojn!!! Mi preferas la vorton "gaŭĝo" (instrumento) , eble nenial.

FI-ER-O aux FI-AJX-O ???

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 8 2 06:55:26

Ne estas fiaĵo, ke homoj, kiuj estas diligentaj, rajtas havi fieron.

teni aŭ peni?

Clarence666 (Å vise profilen) 2014 8 2 07:21:41

Interesa opinio (sed mankas pluralo). ridulo.gif

Mi preferas PENI, nur tenante oni atingas nenion.

FONO aux TELEFONO ???

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 8 2 09:00:13

Clarence666:Interesa opinio (sed mankas pluralo). ridulo.gif

Mi preferas PENI, nur tenante oni atingas nenion.

FONO aux TELEFONO ???
Dankon, mi ĵus korektis.

lorna (Å vise profilen) 2014 8 2 09:45:43

Mi opinias ke telofono estas tre utila, sed kutime mi ne pensas pri fono, kaj mi senplue akceptas ĝin. Do mi volus memorigi min ke ĝi fakte estas grava.

opero aŭ opio?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 8 2 11:52:16

Mi volonte spektas operon, sed dum la prezentado mi ne havas la eblecon por ĝui opion.

pezo aŭ mezo?

lorna (Å vise profilen) 2014 8 2 18:27:24

La tagmezo kaj la noktomezo estas specialaj horoj, do mi elektas 'mezo'.

vigla aŭ likva?

Tibake til toppen