Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de noviembre de 2008

Aportes: 6311

Idioma: Esperanto

ratkaptisto (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2014 19:43:50

Mi elektas "prikli", ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol la alia. Ambaŭ vortojn mi ne trovis en mia vortaro.

sorto aŭ morto?

fcovitor (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2014 20:36:27

Sorto. Ĉar morto esta finofara, kaj sorto prezentas eblojn, pozitivajn aŭ neajn.

Ĉu trankvileco aŭ riĉeco?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2014 20:40:34

Trankvileco estas pli grava por la sano ol riĉeco.

fojro aŭ fajro?

gordonflanagan (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 08:24:26

Mi elektas "fajro". Fajro helpas vin resti varma en vintro. Mi ne skias "fojro"

suprengrimpi aŭ supreniri

PEM71 (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 08:37:03

Mi elektas la vorton supreniri, ĉar ĝi ŝajne parolas pri pli komforta movo.

Ĉu damo aŭ turo?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 08:49:50

Mi elektas "damo" ĉar mi amas tiun karton plue ol "turo".

Fano aŭ rano?

PEM71 (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 08:58:02

Rano kompreneble, ĉar franca kuirarto estas la plej bona en la tuta mondo. ridulo.gif

teniso aŭ trombono?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 14:01:01

Mi estas sportema homo kaj elektas "teniso".

stato aŭ ŝtato

gordonflanagan (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 15:19:18

Kelkaj ŝtatoj estas en malbona stato.

tarantelo aŭ tarantulo

dobri (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 16:56:30

Tarantelo, ĉar danco amuzos min pli ol venena araneo.

Serĉi aŭ sorĉi?

Volver arriba