본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 10일 오후 7:43:50

Mi elektas "prikli", ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol la alia. Ambaŭ vortojn mi ne trovis en mia vortaro.

sorto aŭ morto?

fcovitor (프로필 보기) 2014년 8월 10일 오후 8:36:27

Sorto. Ĉar morto esta finofara, kaj sorto prezentas eblojn, pozitivajn aŭ neajn.

Ĉu trankvileco aŭ riĉeco?

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 10일 오후 8:40:34

Trankvileco estas pli grava por la sano ol riĉeco.

fojro aŭ fajro?

gordonflanagan (프로필 보기) 2014년 8월 11일 오전 8:24:26

Mi elektas "fajro". Fajro helpas vin resti varma en vintro. Mi ne skias "fojro"

suprengrimpi aŭ supreniri

PEM71 (프로필 보기) 2014년 8월 11일 오전 8:37:03

Mi elektas la vorton supreniri, ĉar ĝi ŝajne parolas pri pli komforta movo.

Ĉu damo aŭ turo?

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 11일 오전 8:49:50

Mi elektas "damo" ĉar mi amas tiun karton plue ol "turo".

Fano aŭ rano?

PEM71 (프로필 보기) 2014년 8월 11일 오전 8:58:02

Rano kompreneble, ĉar franca kuirarto estas la plej bona en la tuta mondo. ridulo.gif

teniso aŭ trombono?

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 11일 오후 2:01:01

Mi estas sportema homo kaj elektas "teniso".

stato aŭ ŝtato

gordonflanagan (프로필 보기) 2014년 8월 11일 오후 3:19:18

Kelkaj ŝtatoj estas en malbona stato.

tarantelo aŭ tarantulo

dobri (프로필 보기) 2014년 8월 11일 오후 4:56:30

Tarantelo, ĉar danco amuzos min pli ol venena araneo.

Serĉi aŭ sorĉi?

다시 위로