Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de noviembre de 2008

Aportes: 6311

Idioma: Esperanto

ratkaptisto (Mostrar perfil) 16 de agosto de 2014 19:01:41

gordonflanagan:
ratkaptisto:
sergejm:
ratkaptisto:La vorto "rakedo" ne estas en mia vortaro.
Rakedo estas ilo, kiun tenisisto tenas en la mano.
Dankon.
Mi pensas ke la germana vorto estas "Schläger"
Dankon.

dobri (Mostrar perfil) 17 de agosto de 2014 06:07:20

Salo estas pli valora or oro (laŭ proverbo). Silo estas nur granda konstruaĵo.

Pimpa aŭ pumpi?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 17 de agosto de 2014 06:14:00

Mi amas pimpajn knabinojn kiel belaj floroj kaj pumpas akvon por miaj floroj en la ĝardeno.

koeo aŭ karo?

Mi korektas:

koro aŭ karo?

dobri (Mostrar perfil) 18 de agosto de 2014 15:41:58

La unuan vorton mi tute ne konas kaj la duan (multekosteco) mi skribus prefere "kareco"!
Do ankaŭ mi povas korekti. Nun mi konas la unuan vorton kaj elektas ĝin, ĉar mian koron mi urĝe bezonas.

Normano aŭ normando?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 18 de agosto de 2014 19:26:40

Pri ambaŭ homoj ekzistas multajn librojn kaj filmojn. Mi elektas "normano", ĉar mi spektis filmon pri tiuj.

morti aŭ mordi?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 18 de agosto de 2014 19:34:47

dobri:La unuan vorton mi tute ne konas kaj la duan (multekosteco) mi skribus prefere "kareco"!
Do ankaŭ mi povas korekti. Nun mi konas la unuan vorton kaj elektas ĝin, ĉar mian koron mi urĝe bezonas.

Normano aŭ normando?
Jes, dobri, "karo" ne estas bona esperanta vorto, estas itala vorto. "kareco" laŭ via propono estas pli bona. En la germana lingvo estas "Karo" simbolo de kartludo. Sed en Esperanto ekzistas "karoo".

dobri (Mostrar perfil) 19 de agosto de 2014 18:59:03

Prefere iun mordi ol morti.

Krabo aŭ krado?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 19 de agosto de 2014 19:15:35

Mi volonte manĝas kaj ambaŭ vortoj estas grava: Kadro por rosti kaj kraboj por manĝi krabobulkon.

suko aŭ tuko?

PEM71 (Mostrar perfil) 19 de agosto de 2014 19:20:50

Suko aŭ tuko, ho ve! Tre malfacila elekto. Oni bezonas tukon por fari vestaĵojn, sed mi pensas, ke kiam oni soifas, oni fajfas pri vestaĵoj. Mi do diras suko. ridulo.gif

Ĉu tramo aŭ trajno?

dobri (Mostrar perfil) 19 de agosto de 2014 19:29:24

Trajno, ĉar per gi mi povas veturi kutime pli longan vojon.

Stepo aŭ stupo?

Volver arriba