Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

ratkaptisto (Pokaż profil) 16 sierpnia 2014, 19:01:41

gordonflanagan:
ratkaptisto:
sergejm:
ratkaptisto:La vorto "rakedo" ne estas en mia vortaro.
Rakedo estas ilo, kiun tenisisto tenas en la mano.
Dankon.
Mi pensas ke la germana vorto estas "Schläger"
Dankon.

dobri (Pokaż profil) 17 sierpnia 2014, 06:07:20

Salo estas pli valora or oro (laŭ proverbo). Silo estas nur granda konstruaĵo.

Pimpa aŭ pumpi?

ratkaptisto (Pokaż profil) 17 sierpnia 2014, 06:14:00

Mi amas pimpajn knabinojn kiel belaj floroj kaj pumpas akvon por miaj floroj en la ĝardeno.

koeo aŭ karo?

Mi korektas:

koro aŭ karo?

dobri (Pokaż profil) 18 sierpnia 2014, 15:41:58

La unuan vorton mi tute ne konas kaj la duan (multekosteco) mi skribus prefere "kareco"!
Do ankaŭ mi povas korekti. Nun mi konas la unuan vorton kaj elektas ĝin, ĉar mian koron mi urĝe bezonas.

Normano aŭ normando?

ratkaptisto (Pokaż profil) 18 sierpnia 2014, 19:26:40

Pri ambaŭ homoj ekzistas multajn librojn kaj filmojn. Mi elektas "normano", ĉar mi spektis filmon pri tiuj.

morti aŭ mordi?

ratkaptisto (Pokaż profil) 18 sierpnia 2014, 19:34:47

dobri:La unuan vorton mi tute ne konas kaj la duan (multekosteco) mi skribus prefere "kareco"!
Do ankaŭ mi povas korekti. Nun mi konas la unuan vorton kaj elektas ĝin, ĉar mian koron mi urĝe bezonas.

Normano aŭ normando?
Jes, dobri, "karo" ne estas bona esperanta vorto, estas itala vorto. "kareco" laŭ via propono estas pli bona. En la germana lingvo estas "Karo" simbolo de kartludo. Sed en Esperanto ekzistas "karoo".

dobri (Pokaż profil) 19 sierpnia 2014, 18:59:03

Prefere iun mordi ol morti.

Krabo aŭ krado?

ratkaptisto (Pokaż profil) 19 sierpnia 2014, 19:15:35

Mi volonte manĝas kaj ambaŭ vortoj estas grava: Kadro por rosti kaj kraboj por manĝi krabobulkon.

suko aŭ tuko?

PEM71 (Pokaż profil) 19 sierpnia 2014, 19:20:50

Suko aŭ tuko, ho ve! Tre malfacila elekto. Oni bezonas tukon por fari vestaĵojn, sed mi pensas, ke kiam oni soifas, oni fajfas pri vestaĵoj. Mi do diras suko. ridulo.gif

Ĉu tramo aŭ trajno?

dobri (Pokaż profil) 19 sierpnia 2014, 19:29:24

Trajno, ĉar per gi mi povas veturi kutime pli longan vojon.

Stepo aŭ stupo?

Wróć do góry