Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

moorle (Å vise profilen) 2014 9 5 20:00:01

Mi elektas nazo, ĉar mi ne havas gazon en mia domo.

dono aŭ domo ?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 9 5 20:04:38

Mi elektas "domo", ĉar mi havas meman domon.

viro aŭ piro?

dobri (Å vise profilen) 2014 9 6 12:56:27

Piro estas pli bongusta.

Posteno aŭ postiĉo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 9 6 21:30:10

Oni devas havi bonan postenon por gajni monon. Mi havas tiun eblecon kaj tial mi elektas tiun vorton.

vorto aŭ porto?

moorle (Å vise profilen) 2014 9 6 21:33:50

Mi elektas "vorton", ĉar mi nun skribas multajn vortojn.

mielo aŭ mjelo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 9 6 21:36:05

Mia elekto estas mielo, ĉar mi ĉiutage manĝas mielon.

pago aŭ tago?

dobri (Å vise profilen) 2014 9 7 05:41:50

Tago, kvankam ĉiutage necesas ion pagi.

Mentono aŭ mentoro?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 9 7 09:23:04

Dum mia vivo mi havis bonajn mentorojn kaj mi ĉiam klopodas esti bona mentoro al aliaj. Tial mi elektas la vorton "mentoro".

pulvo aŭ polvo?

moorle (Å vise profilen) 2014 9 7 11:20:43

Mi elektas polvon, ĉar ofte purigas la polvon en mia domo, sed mi ne ŝatas polvon!

treni aŭ treti ?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 9 7 11:30:11

"Treti" ne estas bona agado, tial mi elektas "treni".

avo aŭ ovo?

Tibake til toppen