Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

PEM71 (Montri la profilon) 2014-septembro-10 21:02:22

Mi elektas katon, ĉar ĝis antaŭ kvin jaroj mi havis virkaton.

Ĉu interlingvistiko aŭ sennaciismo?

dobri (Montri la profilon) 2014-septembro-11 17:26:53

Interlingvistiko estas por mi malfacila termino, tial sennaciismo.

Duonfilino aŭ duonfinalo?

moorle (Montri la profilon) 2014-septembro-11 19:42:42

Mi elektas "duonfinalo", ĉar mi vidis futbalon en TV.

saŭco aŭ saŭno ?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-septembro-12 17:15:42

> saŭco aŭ saŭno ?

Mi preferas la vorton "sauxco", gxi forsxtelas malpli da energio ol sauxno, kiam oni uzas gxin.

KARBO aux KORBO ???

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-septembro-13 07:55:55

Mi havas fornon kaj prenas korbon kun karbo.

korno aŭ forno?

moorle (Montri la profilon) 2014-septembro-13 19:18:08

Mi preferas fornon, ĉar mi ofte frostas kaj ŝatas sidi antaŭ mia forno en la loĝoĉambro.

lardo aŭ larvo?

dobri (Montri la profilon) 2014-septembro-15 17:34:37

Mi preferas manĝi bongustan lardon, kvankan en Ĉinio oni manĝas ĉion, eble eĉ larvojn.

Legamo aŭ legomo?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-septembro-17 14:41:39

dobri:Legamo aŭ legomo?
Mi preferas mangxi fresxajn legomojn ol legamon (eble "legamo" ecx ne estas mangxajxo, sed obsedado pri libroj ...ho ve) aux ecx larvojn.

KASKO aux TASKO ???

dobri (Montri la profilon) 2014-septembro-17 14:54:13

Kiam mi havas taskon labori en konstruloko, tiam mi nepre bezonas kapŝirmilon. Tial kasko.

Recepi aŭ recepti?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-septembro-17 14:59:15

dobri:Tial kasko. Recepi aŭ recepti?
Via kasko bone protektos vin kontraux falantaj sxtonoj, sed ne kontraux recepo de via kapo. Tamen, mi nenial elektas la vorton "recepti".

KIRKO aux KIRSXO ???

Reen al la supro