ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

PEM71 (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2014،‏ 21:02:22

Mi elektas katon, ĉar ĝis antaŭ kvin jaroj mi havis virkaton.

Ĉu interlingvistiko aŭ sennaciismo?

dobri (نمایش مشخصات) 11 سپتامبر 2014،‏ 17:26:53

Interlingvistiko estas por mi malfacila termino, tial sennaciismo.

Duonfilino aŭ duonfinalo?

moorle (نمایش مشخصات) 11 سپتامبر 2014،‏ 19:42:42

Mi elektas "duonfinalo", ĉar mi vidis futbalon en TV.

saŭco aŭ saŭno ?

Clarence666 (نمایش مشخصات) 12 سپتامبر 2014،‏ 17:15:42

> saŭco aŭ saŭno ?

Mi preferas la vorton "sauxco", gxi forsxtelas malpli da energio ol sauxno, kiam oni uzas gxin.

KARBO aux KORBO ???

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 13 سپتامبر 2014،‏ 7:55:55

Mi havas fornon kaj prenas korbon kun karbo.

korno aŭ forno?

moorle (نمایش مشخصات) 13 سپتامبر 2014،‏ 19:18:08

Mi preferas fornon, ĉar mi ofte frostas kaj ŝatas sidi antaŭ mia forno en la loĝoĉambro.

lardo aŭ larvo?

dobri (نمایش مشخصات) 15 سپتامبر 2014،‏ 17:34:37

Mi preferas manĝi bongustan lardon, kvankan en Ĉinio oni manĝas ĉion, eble eĉ larvojn.

Legamo aŭ legomo?

Clarence666 (نمایش مشخصات) 17 سپتامبر 2014،‏ 14:41:39

dobri:Legamo aŭ legomo?
Mi preferas mangxi fresxajn legomojn ol legamon (eble "legamo" ecx ne estas mangxajxo, sed obsedado pri libroj ...ho ve) aux ecx larvojn.

KASKO aux TASKO ???

dobri (نمایش مشخصات) 17 سپتامبر 2014،‏ 14:54:13

Kiam mi havas taskon labori en konstruloko, tiam mi nepre bezonas kapŝirmilon. Tial kasko.

Recepi aŭ recepti?

Clarence666 (نمایش مشخصات) 17 سپتامبر 2014،‏ 14:59:15

dobri:Tial kasko. Recepi aŭ recepti?
Via kasko bone protektos vin kontraux falantaj sxtonoj, sed ne kontraux recepo de via kapo. Tamen, mi nenial elektas la vorton "recepti".

KIRKO aux KIRSXO ???

بازگشت به بالا