Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-septembro-21 22:26:01

Mi ŝatas ambaŭ, sed mi elektas "pizo" - manĝi kun fiŝaĵo kaj terpomfingroj

elektrono aŭ elektroniko

fcovitor (Montri la profilon) 2014-septembro-21 23:03:52

Elektrono, ĉar la elektroniko nur uzas la proprecojn de elektronoj, por funkciigi cirkvitojn kaj ties komponantojn.

Vinbero aŭ granato?

dobri (Montri la profilon) 2014-septembro-22 18:25:53

Vinbero pli bongustas ol granatsuko.

Mento aŭ mentono?

moorle (Montri la profilon) 2014-septembro-22 18:51:16

Mi elektas menton, ĉar mi ŝatas trinki mentoteon.

napo aŭ nano ?

Alkanadi (Montri la profilon) 2014-septembro-23 16:03:20

Mi amas nanan teknologion.

Amuza aŭ trankvila

dobri (Montri la profilon) 2014-septembro-23 17:14:49

Amuza, ĉar mi emas amuziĝi.

Prepozicio aŭ propozicio?

moorle (Montri la profilon) 2014-oktobro-01 10:12:23

Mi elektas prepozicion, ĉar oni povas lerni multaj tiujn vortojn.

supo aŭ suro ?

dobri (Montri la profilon) 2014-oktobro-01 14:35:46

Suro estas por mi pli grava ol supo, ĉar mi povas manĝi ion alian, sed superfluan suron mi ne havas.

Umbelo aŭ umbiliko?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-oktobro-04 17:29:19

Mi havas multajn florojn en mia ĝardno, tial mi elektas "umbelo".

pravo aŭ klavo?

dobri (Montri la profilon) 2014-oktobro-05 06:37:42

Klavo, ĉar ĝi estas bezonata ĉe mia komputilo. Pravon mi ne bezonas, ĉar mi estas ĉiam prava (laŭ mia opinio).

Haladzo aŭ halanĝo?

Reen al la supro