ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

dobri (نمایش مشخصات) 14 آوریل 2009،‏ 14:02:12

Rogir:Ĉu ne tiu elekto jam demandiĝis? Mi diras: komputiloj faru la serĉojn, homoj la ŝercojn.

Luno aŭ lupo?
Eble vi pravas. Mi evidente ripetiĝis. Pardonu!
Lupo povas hurli al la luno, tial mi elektas lunon, ĝi estas pli ofte videbla ol lupo.

Ĝelo aŭ gelo? (Tion mi certe ankoraŭ ne uzis.)

Rogir (نمایش مشخصات) 17 آوریل 2009،‏ 13:25:34

Trapasejo, ĉar ĝi estas pli mallonga okulumo.gif

Kodo aŭ doko?

Rogir (نمایش مشخصات) 17 آوریل 2009،‏ 18:25:57

Senpage, ĉar tiam labora fariĝas volonte.

Sen-data aŭ send-ata?

dobri (نمایش مشخصات) 19 آوریل 2009،‏ 11:21:42

Kiam mi ne havas datojn, tiam mi ne povas labori kun ili. Tial mi preferus "send-ata", ĉar sendata povas esti letero al amikino.

Mi ĵus revenis el E-renkonto, sed mi ne certas ĉu per trajno aŭ vagonaro?

Lulusso (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2009،‏ 1:13:35

Probable per trajno.
Mi pensas ke homoj vojaĝas per trajno kaj objektoj estas transportataj per vagonaroj.
Mi elektas "trajno".
Mono aŭ Kono? demando.gif

Rogir (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2009،‏ 9:38:02

Kono estas povo, mono estas tempo... sed kono estas porĉiama kaj mono nur portempa!

Malvarma sunbrilo aŭ nuba varmeco?

jchthys (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2009،‏ 22:01:20

Rogir:Kono estas povo, mono estas tempo... sed kono estas porĉiama kaj mono nur portempa!

Malvarma sunbrilo aŭ nuba varmeco?
Nuba varmeco, ĉar mi ĉiam pliŝatas la varmecon.

“aŭ” aŭ “kaj”?

Vilinilo (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2009،‏ 22:08:26

jchthys:
“aŭ” aŭ “kaj”?
“aŭ” kaj “kaj” lango.gif Mi ankaŭ ŝatas la neoficialan vorton *kaŭ!

"eta" aŭ "malgranda"?

Hispanio (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2009،‏ 22:14:52

"eta" ŝajnas al mi kiel hispana terorisma organizaĵo tre danĝera; do, mi elektas "malgranda".

La lasta demando aŭ ĉi tiu demando?

borja (نمایش مشخصات) 21 آوریل 2009،‏ 14:02:42

Preferinde esperantistino.

Ĉu pisi aŭ kaki?

بازگشت به بالا