Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

Alkanadi (Profiel tonen) 7 september 2014 16:18:52

Mi elektas avo, ĉar mi estas alergia al la ovoj.

ĉielo aŭ celo

ratkaptisto (Profiel tonen) 7 september 2014 16:30:27

La celo de la piloto estas la ĉielo ne la flughaveno.

flugi aŭ plugi?

Alkanadi (Profiel tonen) 8 september 2014 08:38:09

Kreski manĝo oni devas plugi

Granda aŭ malgranda

ratkaptisto (Profiel tonen) 8 september 2014 10:26:29

Mi preferas malgrandan aŭton kun granda motoro.

pento aŭ pinto?

moorle (Profiel tonen) 8 september 2014 15:38:55

Mi elektas "pinto", ĉar mia edzo ofte ŝercas.

karpo aŭ karto?

ratkaptisto (Profiel tonen) 8 september 2014 16:24:11

Dum la tuta jaro mi elektus "karto", sed silvestre estus "karpo" mia elekto.

selekto aŭ elekto?

moorle (Profiel tonen) 8 september 2014 17:10:59

Mi preferas elekton, sed mi ankaŭ ŝatas selekton!

dono aŭ domo ?

ratkaptisto (Profiel tonen) 8 september 2014 17:15:05

Domo estas laŭ mia opinio la plej grava en la vivo de homo, sed ankaŭ dono (al malriĉuloj) oni ne devas forgesi.

kino aŭ lino?

moorle (Profiel tonen) 10 september 2014 16:00:17

Mi elektas "Kino", ĉar mi volonte volas vidi filmon en kino!

bedo aŭ bebo ?

wabe (Profiel tonen) 10 september 2014 19:44:43

Mi prenas la bedon por kreskigi laktukon.

kato aŭ frato?

Terug naar boven