Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

vincas (Å vise profilen) 2014 10 11 20:04:18

Haladzo estas:
1 Malbonodora toksa gaso, eliĝanta el brulanta korpo

2 Malbonodora, malsaniga gaso, eliĝanta el putraĵo ktp

rufa aŭ ruĝa

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 10 11 20:31:47

Mia elekto estas "ruĝa", la plej bela koloro laŭ mia opinio.

Ŝranko aŭ banko?

dobri (Å vise profilen) 2014 10 11 20:32:08

Rufa fraŭlino estas pli interesa. Kaj ŝranko estas pli bezonata de mi.

Sago aŭ saĝo?

gordonflanagan (Å vise profilen) 2014 10 11 22:23:09

Mi deziros havi saĝon.

Irido aŭ Iridio

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 10 12 06:21:42

Mi amas florojn, tial "iridio" mi elektas.

elekto aŭ elektro?

dobri (Å vise profilen) 2014 10 12 06:32:07

ratkaptisto:Mi amas florojn, tial "iridio" mi elektas.

elekto aŭ elektro?
Se vi ŝatas florojn, kial vi elektis ĥemian elementon?

Mi elektas elektron, ĉar mi bezonas ĝin ĉiutage.

Pruno aŭ prunelo?

gordonflanagan (Å vise profilen) 2014 10 12 21:56:33

Mi ŝatas prunon.

hokeo aŭ hoko

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 10 13 10:27:48

dobri:
ratkaptisto:Mi amas florojn, tial "iridio" mi elektas.

elekto aŭ elektro?
Se vi ŝatas florojn, kial vi elektis ĥemian elementon?

Mi elektas elektron, ĉar mi bezonas ĝin ĉiutage.

Pruno aŭ prunelo?
Estas eraro en la lernu-vortaro.

Vi pravas la ĝusta vorto devas esti "irido".

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 10 13 10:29:09

Mi amas sporton, tial mi elektas "hokeo".

kuko aŭ tuko?

dobri (Å vise profilen) 2014 10 13 15:47:42

Kuko bongustas, sed tuko estas nemanĝebla.

Zizelo aŭ zizifo?

Tibake til toppen