Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

vincas (Näita profiili) 14. oktoober 2014 19:12.32

Zizelo, laŭ mi estas iu birdo.

pruno aŭ prunti

dobri (Näita profiili) 14. oktoober 2014 19:46.16

Zizelo ne estas birdo, sed mamulo el la ordo de ronĝuloj.

Pruno bongustas, sed kion mi pruntis, tion mi devas redoni.

Melo aŭ melono?

vincas (Näita profiili) 14. oktoober 2014 20:29.49

dobri:Zizelo ne estas birdo, sed mamulo el la ordo de ronĝuloj.
Dankon por informo.

vincas (Näita profiili) 14. oktoober 2014 20:31.56

melono, ĉar mi ŝatas ĝin.

viskio aŭ biero

ratkaptisto (Näita profiili) 14. oktoober 2014 20:45.03

Mi preferas bieron, ĉar viskio estas pli multekosta.

domi aŭ dormi?

moorle (Näita profiili) 15. oktoober 2014 14:59.09

Mi elektas "dormi", ĉar hodiaŭ mi estas laca.

fungo aŭ fundo ?

ratkaptisto (Näita profiili) 15. oktoober 2014 18:41.07

Mi elektas Olimpo, ĉar mi jam legis multe multe pri tiu.

vido aŭ rido?

vincas (Näita profiili) 15. oktoober 2014 20:17.58

Rido matene - ploro vespere.

rapide aŭ malrapide

ratkaptisto (Näita profiili) 15. oktoober 2014 21:04.25

Mia elekto estas "malrapide", ĉar mi havas sufiĉe da tempo.

fono aŭ sono?

moorle (Näita profiili) 16. oktoober 2014 12:38.26

Mi elektas sonon, ĉar mi ŝatas aŭdi musikon kun bela sono!

barbo aŭ barĝo ?

Tagasi üles