Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

Rogir (Arată profil) 21 aprilie 2009, 14:33:50

Pisi viroj povas fari preskaŭ ĉie, kaki estas iom pli malfacile. Do mi elektas pisi (aŭ urini, aŭ maltrinki).

Flugi aŭ fugi?

dobri (Arată profil) 21 aprilie 2009, 16:45:12

Rogir:
Flugi aŭ fugi?
"Fugi" mi tradukas kiel "ludi fugon". Aŭ vi opiniis "fuĝi"? Tamen mi elektas flugi.

Regali aŭ reguli?

dobri (Arată profil) 27 aprilie 2009, 17:06:55

Kompreneble mi preferas viskion, ĉar visko servas kiel loko por kisado sub ĝi dum Kristnasko. Mi tute ne sciis, ke oni povas trinki visko-sukon, mi opiniis, ke ĝi estas venena.

Poplo aŭ polpo?

jchthys (Arată profil) 27 aprilie 2009, 18:18:27

dobri:Kompreneble mi preferas viskion, ĉar visko servas kiel loko por kisado sub ĝi dum Kristnasko. Mi tute ne sciis, ke oni povas trinki visko-sukon, mi opiniis, ke ĝi estas venena.

Poplo aŭ polpo?
Polpo, ĉar iuj (frenezaj?) uloj manĝas ilin. Mi ne scias, kia homo manĝus poplojn.

“Kaligrafio aŭ belskribado?”“kalkuli aŭ ciferi?”?

Rogir (Arată profil) 27 aprilie 2009, 18:34:52

Kalkuli aŭ ciferi?

dobri (Arată profil) 28 aprilie 2009, 15:32:03

Kalkuli. Tio signifas esprimadi per ciferoj diversajn indikojn, dume "ciferi" signifas nur vicigi ion.

Amaso aŭ omaso?

Rogir (Arată profil) 29 aprilie 2009, 14:02:41

Amaso, ĉar povas esti amaso da ĉio ajn! Mi ŝatas amason da kukoj!

Pola aŭ Litova?

Miland (Arată profil) 29 aprilie 2009, 14:14:53

Rogir:Pola aŭ Litova?
Litova flugservistino en bildo en revuo aspektis tre bela, tamen, laŭ la sama artikolo, la litova fluglinio ĵus mortis. malgajo.gif
Do, mi elektas la Polan.

Nederlanda ĉokolado aŭ svisa ĉokolado?

fizikisto (Arată profil) 29 aprilie 2009, 14:58:44

Svisa ĉokolado, ĉar ĝi estas tre bongusta kaj mi ne konas nederlandan ĉokoladon.

Jongli aŭ unucikli?

BeiDirSein (Arată profil) 29 aprilie 2009, 15:53:10

Mi ne scias unucikli... Sed mi scias ke mi falus kaj vundiĝas (?) se mi provus.

Do, jongli.

Gitaro aŭ piano?

Înapoi mai sus