Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

petitka (Mostra el perfil) 10 de gener de 2015 12.35.37

Plaĉas al mi oferto, mi povus elekti novajn varojn.

Varo aŭ paro?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 10 de gener de 2015 17.32.14

Mi volonte fotas, ĉar mi preferas paron anstataŭ varon.

foti aŭ noti?

dobri (Mostra el perfil) 10 de gener de 2015 22.34.39

Diversajn ideojn valoras noti.

Beni aŭ peni?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 11 de gener de 2015 12.13.50

Dio benas tiun, kiu penas.

konsilo aŭ tonsilo?

dobri (Mostra el perfil) 11 de gener de 2015 12.19.46

Bona konsilo estas super oro (laŭ proverbo).

Tonalo aŭ tonelo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 11 de gener de 2015 12.34.24

"Tonalo" estas tro abstrakta por mi. Mi konas kaj preferas la vorton "tonelo", kiu estas grava vorto de la ŝipotekniko.

tonelo aŭ tunelo?

dobri (Mostra el perfil) 11 de gener de 2015 12.41.27

Por mi estas pli grava la vorto "tunelo".

Vitro aŭ vitrino?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 12 de gener de 2015 12.09.27

Mi havas vitrinon kaj tiu vitrino havas pordojn de vitro.

oro aŭ ombro?

petitka (Mostra el perfil) 12 de gener de 2015 12.46.33

Ombro, ĉar se mi ne trovos ombron, mi ne povus vivi en varmo.

Urbo aŭ kukurbo?

dobri (Mostra el perfil) 12 de gener de 2015 15.45.45

Min interesas grandaj urboj.

Mikrobo aŭ mikrono?

Tornar a dalt