Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

petitka (Näita profiili) 10. jaanuar 2015 12:35.37

Plaĉas al mi oferto, mi povus elekti novajn varojn.

Varo aŭ paro?

ratkaptisto (Näita profiili) 10. jaanuar 2015 17:32.14

Mi volonte fotas, ĉar mi preferas paron anstataŭ varon.

foti aŭ noti?

dobri (Näita profiili) 10. jaanuar 2015 22:34.39

Diversajn ideojn valoras noti.

Beni aŭ peni?

ratkaptisto (Näita profiili) 11. jaanuar 2015 12:13.50

Dio benas tiun, kiu penas.

konsilo aŭ tonsilo?

dobri (Näita profiili) 11. jaanuar 2015 12:19.46

Bona konsilo estas super oro (laŭ proverbo).

Tonalo aŭ tonelo?

ratkaptisto (Näita profiili) 11. jaanuar 2015 12:34.24

"Tonalo" estas tro abstrakta por mi. Mi konas kaj preferas la vorton "tonelo", kiu estas grava vorto de la ŝipotekniko.

tonelo aŭ tunelo?

dobri (Näita profiili) 11. jaanuar 2015 12:41.27

Por mi estas pli grava la vorto "tunelo".

Vitro aŭ vitrino?

ratkaptisto (Näita profiili) 12. jaanuar 2015 12:09.27

Mi havas vitrinon kaj tiu vitrino havas pordojn de vitro.

oro aŭ ombro?

petitka (Näita profiili) 12. jaanuar 2015 12:46.33

Ombro, ĉar se mi ne trovos ombron, mi ne povus vivi en varmo.

Urbo aŭ kukurbo?

dobri (Näita profiili) 12. jaanuar 2015 15:45.45

Min interesas grandaj urboj.

Mikrobo aŭ mikrono?

Tagasi üles