Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Sebasities (Montri la profilon) 2008-novembro-24 23:01:53

Bluo, ĉar tiu estas la ĉielkoloro.

Maro aŭ tero ?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-25 14:57:57

Ĉielo, ĉar mi malŝatas varmegon.

Bela aŭ saĝa?

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-25 16:09:24

Saĝeco, ĉar beleco detruas ĝian ĉirkaŭaĵo, sed saĝeco konservis ĝin.

Oriento aŭ okcidento?

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-25 17:18:41

Okcidento, ĉar oriente situas Nederlando. (Pardonu, estas nur ŝerco! okulumo.gif)

Linukso aŭ Vindozo?

Frankouche (Montri la profilon) 2008-novembro-25 18:37:37

Linukso ĉar mi preferas paroli kun Konkio kaj Tukso ke paroli kun fenestro...

Futbalo aŭ rugbeo ?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-novembro-25 22:13:30

Rugbeo : tiu estas pli komika.

Serĉi aŭ ŝerci ?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-26 00:27:22

Ŝerco, ĉar unu mi nun serĉas por pravigi mian elekton.

Vero aŭ mensogo?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-26 14:15:37

Vero, ĉiam vero, ne gravas, ĉu plaĉa aŭ ne. Tiel estas por mi pli facile vivi.

Dolaro aŭ eŭro?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-26 15:21:27

Eŭro, ĉar ĝi estas pli ekzotika por la amerikano, kiu mi estas.

Ĉielarko aŭ Lakta Vojo?

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-26 16:43:08

Okcidento, ĉar oriente situas Nederlando.
Mi pensis ke Nederlando situas okcidente de Germanujo, aŭ ĉu vi loĝas en Anglujo?

Laktovojo, ĉar tie ni ĉiuj loĝas, kaj loĝos dum la venontaj miljaroj!

Kun aŭ sen sukero?

Reen al la supro