Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

Sebasities (Arată profil) 24 noiembrie 2008, 23:01:53

Bluo, ĉar tiu estas la ĉielkoloro.

Maro aŭ tero ?

Kokcineleto (Arată profil) 25 noiembrie 2008, 14:57:57

Ĉielo, ĉar mi malŝatas varmegon.

Bela aŭ saĝa?

Rogir (Arată profil) 25 noiembrie 2008, 16:09:24

Saĝeco, ĉar beleco detruas ĝian ĉirkaŭaĵo, sed saĝeco konservis ĝin.

Oriento aŭ okcidento?

horsto (Arată profil) 25 noiembrie 2008, 17:18:41

Okcidento, ĉar oriente situas Nederlando. (Pardonu, estas nur ŝerco! okulumo.gif)

Linukso aŭ Vindozo?

Frankouche (Arată profil) 25 noiembrie 2008, 18:37:37

Linukso ĉar mi preferas paroli kun Konkio kaj Tukso ke paroli kun fenestro...

Futbalo aŭ rugbeo ?

Sebasities (Arată profil) 25 noiembrie 2008, 22:13:30

Rugbeo : tiu estas pli komika.

Serĉi aŭ ŝerci ?

Filu (Arată profil) 26 noiembrie 2008, 00:27:22

Ŝerco, ĉar unu mi nun serĉas por pravigi mian elekton.

Vero aŭ mensogo?

Kokcineleto (Arată profil) 26 noiembrie 2008, 14:15:37

Vero, ĉiam vero, ne gravas, ĉu plaĉa aŭ ne. Tiel estas por mi pli facile vivi.

Dolaro aŭ eŭro?

Filu (Arată profil) 26 noiembrie 2008, 15:21:27

Eŭro, ĉar ĝi estas pli ekzotika por la amerikano, kiu mi estas.

Ĉielarko aŭ Lakta Vojo?

Rogir (Arată profil) 26 noiembrie 2008, 16:43:08

Okcidento, ĉar oriente situas Nederlando.
Mi pensis ke Nederlando situas okcidente de Germanujo, aŭ ĉu vi loĝas en Anglujo?

Laktovojo, ĉar tie ni ĉiuj loĝas, kaj loĝos dum la venontaj miljaroj!

Kun aŭ sen sukero?

Înapoi mai sus