Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

petitka (Montri la profilon) 2015-aprilo-06 10:26:42

Banado estas agrabla.

naĝi aŭ sonĝi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-aprilo-06 10:28:56

Dum la tago mi volonte volas naĝi, sed nokte mi volos sonĝi.

frago aŭ tago?

petitka (Montri la profilon) 2015-aprilo-06 10:31:03

Tago somera por manĝado de fragoj.

lumo aŭ zumo?

galvis (Montri la profilon) 2015-aprilo-06 11:26:41

Per lumo oni povas vidi kaj fortigi moskiton.

Ridegi aŭ rideti ?

dobri (Montri la profilon) 2015-aprilo-06 13:24:23

galvis:Per lumo oni povas vidi kaj fortigi moskiton.

Ridegi aŭ rideti ?
Ĉu viaj moskitoj estas tiom malfortaj, ke por senti ilian pikadon vi bezonas ilin fortigi?
Leginte tion mi emis ridegi.

Muro aŭ femuro?

galvis (Montri la profilon) 2015-aprilo-06 15:03:08

dobri:
galvis:Per lumo oni povas vidi kaj fortigi moskiton.

Ridegi aŭ rideti ?
Ĉu viaj moskitoj estas tiom malfortaj, ke por senti ilian pikadon vi bezonas ilin fortigi?
Leginte tion mi emis ridegi.

Muro aŭ femuro?
Vi pravas, mi volis diri "forigi"

Oni ne devas salti trans muron por ne rompi al si la femuron.

Katakombo aŭ kripto ?

dobri (Montri la profilon) 2015-aprilo-06 16:10:48

Katakombo estadas pli ampleksa.

Miri aŭ tiri?

galvis (Montri la profilon) 2015-aprilo-07 01:39:34

Miri havas pli grandan signifon. Mi miras pri fremdaj kutimoj kiujn mi vidas per interreto.

Najlo aŭ nito ?

petitka (Montri la profilon) 2015-aprilo-07 05:10:10

Nito estas bona aĵo por fliki ion.

Lumi aŭ akvumi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-aprilo-07 06:50:52

Matene mi akvumas kaj vespere mi lumas.

ŝpari aŭ fari

Reen al la supro