Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

petitka (Å vise profilen) 2015 4 6 10:26:42

Banado estas agrabla.

naĝi aŭ sonĝi?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2015 4 6 10:28:56

Dum la tago mi volonte volas naĝi, sed nokte mi volos sonĝi.

frago aŭ tago?

petitka (Å vise profilen) 2015 4 6 10:31:03

Tago somera por manĝado de fragoj.

lumo aŭ zumo?

galvis (Å vise profilen) 2015 4 6 11:26:41

Per lumo oni povas vidi kaj fortigi moskiton.

Ridegi aŭ rideti ?

dobri (Å vise profilen) 2015 4 6 13:24:23

galvis:Per lumo oni povas vidi kaj fortigi moskiton.

Ridegi aŭ rideti ?
Ĉu viaj moskitoj estas tiom malfortaj, ke por senti ilian pikadon vi bezonas ilin fortigi?
Leginte tion mi emis ridegi.

Muro aŭ femuro?

galvis (Å vise profilen) 2015 4 6 15:03:08

dobri:
galvis:Per lumo oni povas vidi kaj fortigi moskiton.

Ridegi aŭ rideti ?
Ĉu viaj moskitoj estas tiom malfortaj, ke por senti ilian pikadon vi bezonas ilin fortigi?
Leginte tion mi emis ridegi.

Muro aŭ femuro?
Vi pravas, mi volis diri "forigi"

Oni ne devas salti trans muron por ne rompi al si la femuron.

Katakombo aŭ kripto ?

dobri (Å vise profilen) 2015 4 6 16:10:48

Katakombo estadas pli ampleksa.

Miri aŭ tiri?

galvis (Å vise profilen) 2015 4 7 01:39:34

Miri havas pli grandan signifon. Mi miras pri fremdaj kutimoj kiujn mi vidas per interreto.

Najlo aŭ nito ?

petitka (Å vise profilen) 2015 4 7 05:10:10

Nito estas bona aĵo por fliki ion.

Lumi aŭ akvumi?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2015 4 7 06:50:52

Matene mi akvumas kaj vespere mi lumas.

ŝpari aŭ fari

Tibake til toppen