关闭的
最多显示 500 条消息。
讯息: 6311
语言: Esperanto
Filu (显示个人资料) 2009年5月13日上午12:46:45
Vilinilo:Ĉu "¿?" aŭ "?" ?¿Kial vi ne uzis tian belan formon hispanan demandante tion? ¡Mi ŝatas lingvajn misetajn uzojn kaj ĉiutage peketas kontraŭ mia ŝategata franca lingvo! ¡Ankaŭ estiminda Esperanto suferu!
Fino aŭ Finno?
Rogir (显示个人资料) 2009年5月13日上午11:22:30
¿Blankulo aŭ nigrulo?
dobri (显示个人资料) 2009年5月13日下午2:11:19
Bofilo aŭ bofrato?
Filu (显示个人资料) 2009年5月13日下午2:16:24
Rogir:¿Blankulo aŭ nigrulo?Buntaj vestoj pli bone aspektigas nigrulojn ol blankulojn.
Rogir:Bofilo aŭ bofrato?Mi neniun el tiuj havas, sed per filinoj miaj verŝajne iam aperos bofilo.
¿Subkomprenigi aŭ detaligi?
jchthys (显示个人资料) 2009年5月13日下午7:46:17
Filu:¿Subkomprenigi aŭ detaligi?Subkomprenigi, ĉar tio estas pli home.
Хазардажой aŭ Hazardaĵoj?
Filu (显示个人资料) 2009年5月13日下午9:42:59
jchthys:Хазардажой aŭ Hazardaĵoj?Хазардажой, ĉar per ĝi iomete pli da kompreno kaj praktiko pri l' alfabeto ĥirila enmiiĝis.
¿Unue trovi amuzan respondon kaj poste rapide krei stultan demandon aŭ unue trovi amuzan demandon kaj poste rapide krei stultan respondon?
Vilinilo (显示个人资料) 2009年5月13日下午10:51:18
Filu:Unue trovi amuzan demandon kaj poste rapide krei stultan respondon, kiel mi faras nun...
¿Unue trovi amuzan respondon kaj poste rapide krei stultan demandon aŭ unue trovi amuzan demandon kaj poste rapide krei stultan respondon?
¿Ĉu ĉu aŭ aŭ?
Filu (显示个人资料) 2009年5月13日下午11:47:08
x Andres x:ĵaŭdo aŭ dimanĉo?Ĵaŭdo, ĉar tiam ankoraŭ restas pli da tagoj antaŭ la matenaĉo lunda.
¿Krokodili aŭ ne lerni Esperanton?
horsto (显示个人资料) 2009年5月16日上午10:51:34
Filu:Ĉiu Lernu-ano volas lerni Esperanton, do mi elektas krokodili.
¿Krokodili aŭ ne lerni Esperanton?
Sed ambaŭ alternativoj ne permesas uzi Esperanton. Ĉu vi eble volis demandi: Krokodili aŭ lerni Esperanton?
Ĉu vi preferas malgrandan porteblan komputilon aŭ komputilon kun grandega ekrano?
Filu (显示个人资料) 2009年5月16日下午4:04:15
horsto:Ĉu vi eble volis demandi: Krokodili aŭ lerni Esperanton?Ne! Vi verŝajne ne memoras mian malicon, amiko!
horsto:Ĉu vi preferas malgrandan porteblan komputilon aŭ komputilon kun grandega ekrano?Mi ŝatas grandegajn ekranojn, sed ĉar mia loĝloko iom malgrandas pro miaj tromultaj libroj, mi uzas porteblan komputilon.
Fariĝi surda pro troa rokkoncertĉeestado aŭ fariĝi stulta pro troa televidkomedispektado?
