前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

Filu (顯示個人資料) 2009年5月13日上午12:46:45

Vilinilo:Ĉu "¿?" aŭ "?" ?
¿Kial vi ne uzis tian belan formon hispanan demandante tion? ¡Mi ŝatas lingvajn misetajn uzojn kaj ĉiutage peketas kontraŭ mia ŝategata franca lingvo! ¡Ankaŭ estiminda Esperanto suferu!

Fino aŭ Finno?

Rogir (顯示個人資料) 2009年5月13日上午11:22:30

Finno, ĉar mi ne ŝategas finojn.

¿Blankulo aŭ nigrulo?

dobri (顯示個人資料) 2009年5月13日下午2:11:19

Kvankam mi ne estas rasisto, tamen mi preferas blankulon aŭ eĉ pli prefere blankulinon. Eble nigruloj same pli ŝatas nigrulojn.

Bofilo aŭ bofrato?

Filu (顯示個人資料) 2009年5月13日下午2:16:24

Rogir:¿Blankulo aŭ nigrulo?
Buntaj vestoj pli bone aspektigas nigrulojn ol blankulojn.
Rogir:Bofilo aŭ bofrato?
Mi neniun el tiuj havas, sed per filinoj miaj verŝajne iam aperos bofilo.

¿Subkomprenigi aŭ detaligi?

jchthys (顯示個人資料) 2009年5月13日下午7:46:17

Filu:¿Subkomprenigi aŭ detaligi?
Subkomprenigi, ĉar tio estas pli home.

ХазардажойHazardaĵoj?

Filu (顯示個人資料) 2009年5月13日下午9:42:59

jchthys:ХазардажойHazardaĵoj?
Хазардажой, ĉar per ĝi iomete pli da kompreno kaj praktiko pri l' alfabeto ĥirila enmiiĝis.

¿Unue trovi amuzan respondon kaj poste rapide krei stultan demandon aŭ unue trovi amuzan demandon kaj poste rapide krei stultan respondon?

Vilinilo (顯示個人資料) 2009年5月13日下午10:51:18

Filu:
¿Unue trovi amuzan respondon kaj poste rapide krei stultan demandon aŭ unue trovi amuzan demandon kaj poste rapide krei stultan respondon?
Unue trovi amuzan demandon kaj poste rapide krei stultan respondon, kiel mi faras nun...

¿Ĉu ĉu aŭ aŭ?

Filu (顯示個人資料) 2009年5月13日下午11:47:08

x Andres x:ĵaŭdo aŭ dimanĉo?
Ĵaŭdo, ĉar tiam ankoraŭ restas pli da tagoj antaŭ la matenaĉo lunda.

¿Krokodili aŭ ne lerni Esperanton?

horsto (顯示個人資料) 2009年5月16日上午10:51:34

Filu:
¿Krokodili aŭ ne lerni Esperanton?
Ĉiu Lernu-ano volas lerni Esperanton, do mi elektas krokodili.
Sed ambaŭ alternativoj ne permesas uzi Esperanton. Ĉu vi eble volis demandi: Krokodili aŭ lerni Esperanton?

Ĉu vi preferas malgrandan porteblan komputilon aŭ komputilon kun grandega ekrano?

Filu (顯示個人資料) 2009年5月16日下午4:04:15

horsto:Ĉu vi eble volis demandi: Krokodili aŭ lerni Esperanton?
Ne! Vi verŝajne ne memoras mian malicon, amiko!
horsto:Ĉu vi preferas malgrandan porteblan komputilon aŭ komputilon kun grandega ekrano?
Mi ŝatas grandegajn ekranojn, sed ĉar mia loĝloko iom malgrandas pro miaj tromultaj libroj, mi uzas porteblan komputilon.

Fariĝi surda pro troa rokkoncertĉeestado aŭ fariĝi stulta pro troa televidkomedispektado? senkulpa.gif

回到上端