닫힘
글 500개 까지.
글: 6311
언어: Esperanto
horsto (프로필 보기) 2009년 5월 16일 오후 4:46:15
Filu:Esti surde tute ne plaĉus al mi, dum esti stulte eble ne estus problemo. Eble tiam oni estus pli feliĉa kaj oni ja plu povus spekti la stultan televidprogramon.
Fariĝi surda pro troa rokkoncertĉeestado aŭ fariĝi stulta pro troa televidkomedispektado?
Legi normalan libron (el papero) aŭ legi elektronikan libron per nova legaparato (ekz. Kindle de Amazon) havanta OLED.
Rogir (프로필 보기) 2009년 5월 16일 오후 8:58:49
Senŝnura interreto aŭ bona vetero?
Filu (프로필 보기) 2009년 5월 16일 오후 10:12:09
Rogir:Senŝnura interreto aŭ bona vetero?Mi ne scias pri via loko, sed ĉi tie, aĉa vetero malaperigas senŝnuran konekton al interreto pro ĝia tremiga efekto al la kupolanteno. Iamaniere bezoniĝas bona vetero, mi do elektas ĝin.
Ruĝiĝi kaj perdi sian parolpovon aŭ stulte ridi kaj diri absurdaĵojn?
dobri (프로필 보기) 2009년 5월 17일 오전 8:59:18
Dezerto aŭ dizerto?
annadahlqvist (프로필 보기) 2009년 5월 19일 오후 2:43:02
Unu mondo kun unu alcentriga ŝtato kiu regas la tuta tero
aŭ
Unu mondo tute sen ŝtatoj aŭ aliaj decidejoj.
Rogir (프로필 보기) 2009년 5월 19일 오후 2:57:15
Butero aŭ oleo?
dobri (프로필 보기) 2009년 5월 19일 오후 2:58:28
Ĉar mi venis malfrue, tial mi aldonas: butero pli bongustas.
Deca aŭ decidua?
annadahlqvist (프로필 보기) 2009년 5월 19일 오후 5:16:44
deca, mi ne tre ŝatas tio...
Flava aŭ blua?
horsto (프로필 보기) 2009년 5월 19일 오후 6:30:35
annadahlqvist:Kiu ne tre ŝatas kiun?
deca, mi ne tre ŝatas tio...
annadahlqvist:La koloroj de la flago de via lando! Flavo kaj bluo miksitaj fariĝas verdaj! Ĉar estas pli da bluo en via flago mi elektas ĝin.
Flava aŭ blua?
Nigra truo aŭ blanka domo?
FranKoPepez (프로필 보기) 2009년 5월 19일 오후 8:51:49
pluva tago aŭ suna tago?