前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

horsto (顯示個人資料) 2009年5月16日下午4:46:15

Filu:
Fariĝi surda pro troa rokkoncertĉeestado aŭ fariĝi stulta pro troa televidkomedispektado? senkulpa.gif
Esti surde tute ne plaĉus al mi, dum esti stulte eble ne estus problemo. Eble tiam oni estus pli feliĉa kaj oni ja plu povus spekti la stultan televidprogramon.

Legi normalan libron (el papero) aŭ legi elektronikan libron per nova legaparato (ekz. Kindle de Amazon) havanta OLED.

Rogir (顯示個人資料) 2009年5月16日下午8:58:49

Legi normalan libron, ĉar mi ne volas havi malplenajn pilarojn.

Senŝnura interreto aŭ bona vetero?

Filu (顯示個人資料) 2009年5月16日下午10:12:09

Rogir:Senŝnura interreto aŭ bona vetero?
Mi ne scias pri via loko, sed ĉi tie, aĉa vetero malaperigas senŝnuran konekton al interreto pro ĝia tremiga efekto al la kupolanteno. Iamaniere bezoniĝas bona vetero, mi do elektas ĝin.

Ruĝiĝi kaj perdi sian parolpovon aŭ stulte ridi kaj diri absurdaĵojn?

dobri (顯示個人資料) 2009年5月17日上午8:59:18

Certe en arbaro, ĉar tie eblas travivi. En dezerto ne.

Dezerto aŭ dizerto?

annadahlqvist (顯示個人資料) 2009年5月19日下午2:43:02

haha, dezerto mi kredas, se mi havas akvon kaj ne estas tie sole. Dizerto... tio estas vera teruro.

Unu mondo kun unu alcentriga ŝtato kiu regas la tuta tero

Unu mondo tute sen ŝtatoj aŭ aliaj decidejoj.

Rogir (顯示個人資料) 2009年5月19日下午2:57:15

"Unu mondo tute sen ŝtatoj aŭ aliaj decidejoj", ĉar tiu frazo ne havas gramatikajn erarojn.

Butero aŭ oleo?

dobri (顯示個人資料) 2009年5月19日下午2:58:28

Mi elektas la unuan varianton. Fakte iom post iom ĝi alvenadas. Mondo sen ŝtatoj kaj aliaj aŭtoritatoj sonas bele, sed imagu la ĥaoson, kiam ĉiu libere farus ĉion ajn. Ekzemple malpurigus la aeron tiamaniere, ke la aliaj ne povus spiri. Ktp.
Ĉar mi venis malfrue, tial mi aldonas: butero pli bongustas.

Deca aŭ decidua?

annadahlqvist (顯示個人資料) 2009年5月19日下午5:16:44

Decidua, estas agrable kiam foliojn reaperis printempe.
deca, mi ne tre ŝatas tio...

Flava aŭ blua?

horsto (顯示個人資料) 2009年5月19日下午6:30:35

annadahlqvist:
deca, mi ne tre ŝatas tio...
Kiu ne tre ŝatas kiun?
annadahlqvist:
Flava aŭ blua?
La koloroj de la flago de via lando! Flavo kaj bluo miksitaj fariĝas verdaj! Ĉar estas pli da bluo en via flago mi elektas ĝin.

Nigra truo aŭ blanka domo?

FranKoPepez (顯示個人資料) 2009年5月19日下午8:51:49

Nigraj truoj, ĉar mi ne konas ilin.

pluva tago aŭ suna tago?

回到上端